El Niño
El Vikipedio
El Niño ([el ninjo] "la infano" en la Hispana lingvo) estas varma akvo en la oceano ĉe Peruo dum decembro.
Oni konas tiun klimatan fenomenon ne nur pro la varmaj interoceanaj akvofluoj, sed ankaŭ pro la apero de planedaj misfunkcioj, la tergloba kaj la maraj sistemoj afektiĝas, ĉefe la pacifika kaj ekvatora, ĝenerale inter Decembro kaj Marto. La apero de la varmaj akvofluoj en la pacifika oceano estis identigitaj de peruaj fiŝkaptistoj antaŭ kelkaj jarcentoj; ili nomis la fenomenon “el niño” (la infano) pro religia festo dum la Kristnasko, fine de decembro.
Tiu ĉi fenomeno prezentiĝas ĉiujn du – sep jarojn, ĝi identiĝas pro la nenormalaj temperaturaj kondiĉoj sur la maro kaj atmosfero, kiuj daŭras proksimume dek du al dek ok monatojn. La fenomeno ekas proksime de Aŭstralio kaj Indonezio en la tropika pacifika oceano kaj la atmosfera premo ŝanĝas kaj kreskigas la rapidecon de la pacifikaj ventofluoj kaj la pluvoj transiras al aliaj tropikaj regionoj.
Dum normalaj kondiĉoj, ankaŭ nomataj “no-niño” (ne-infano), la orientaj ventoj alportas grandan kvanton da akvo kaj varmo al okcidenta oceana parto, la mara nivelo konsekvence estas proksimume kvindek centimetrojn pli alta en Indonesio ol en la perua kaj ekvatora marbordoj. Krome la temperatura diferenco inter la du pacifikaj lokoj estas 8 gradoj.