Elsa Nyberg
El Vikipedio
La svedino Elsa NYBERG (ŝi naskiĝis 1896) estis instruistino. En 1934 ŝi lernis Esperanton. NYBERG vojaĝis tra Germanio, Francio, Israelo kaj Hispanio por studi lernejajn sistemojn.
Ŝia poemo "La kruda leĝo" eniris la libron Esperanta Antologio.
LA KRUDA LEĜO
Ĉiu revkastelo
falos nur ruine.
Fremda man' ĉe ruboj
skrapos krude fine.
Ĉio kara via
fine vin forlasos,
estos iu revo,
kiu lasta pasos.
Kion plej vi kredis,
vin en trompon ĵetos;
nur ĉe via ĉerko
ĉiuj ombroj cedos.
Tio ĉi estas la 17.000-a artikolo de Vikipedio.