Erich Fried
El Vikipedio
Erich FRIED [eriĥ frid] (naskiĝis la 6-an de majo, 1921, mortis la 22-an de novembro, 1988) estis aŭstra verkisto kaj tradukisto.
Fried naskiĝis en Vieno. En la jaro 1938 li – persekutate pro sia juda deveno - elmigris al Britio, kie li vivtenis sin per diversaj okupoj. Ekde 1946 li plene dediĉis sin al la verkado kaj tradukado de i.a. Ŝekspiro. En la jaro 1987 li estis honorata per la Georg-Büchner-Preis. Li mortis en Baden-Baden, Germanio.
[redaktu] Listo de verkoj
- Deutschland (poemoj, 1944)
- Ein Soldat und ein Mädchen (romano, 1960)
- Reich der Steine (poemoj, 1963)
- und Vietnam und (forte pridisputataj politikaj poemoj, 1966)
- Höre, Israel! (poemoj, 1974)
- 100 Gedichte ohne Vaterland (poemoj, 1978)
- Liebesgedichte (ampoemoj, 1979)
- Es ist was es ist (poemoj, 1983)
- Mitunter sogar Lachen (membiografio, 1986)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Erich Fried poemoj http://www.cezarkulturo.de/157985.html