Ernst Görlich
El Vikipedio
Ernst GÖRLICH (naskiĝis 1905 - mortis la 4-an de oktobro 1973) estis doktoro pri historio kaj germana literaturo, aŭtoro de romanoj kaj sciencaj verkoj, inter kiuj "Historio de Aŭstrio". Krome, li estas aŭtoro de la oficiala himno de la aŭstra provinco Burgenland.
Lerninte Esperanton en 1919, li aktive partoprenis la movadon, plurfoje prelegis en ISU kaj dum multaj jaroj estis lektoro de Esperanto en altlernejoj kaj direktoro de la Ŝtata Ekzamen-Komisiono por Esperanto en Vieno.