Ernst Udet
El Vikipedio
Ernst UDET (1896-1941) estis germana aerarmea generalo.
Li lernis flugi antaŭ 1914 kaj estis unu de la plej elstaraj germanaj flug-asoj en la unua mondmilito, kun 62 aeraj venkoj. Post malvenko de la unua mondmilito, li aliĝis al la refondiĝanta germana aerarmeo, kie li agadis kiel teknika organizisto. Li estis elstara piloto, sed ne havis kapablon pri la strategia planado
Liaj ŝatataj aviadiloj estis la Messerschmitt Bf 109, Stuka kaj la malpezaj bombaviadiloj. Post la malsukcesoj de la angliaj aerbataloj (kaj nesukcesoj en la Sovetunio) rompis lin, sed helpis tion ankaŭ personaj konfliktoj.
Li memmortigis sin en novembro de 1941, sed la nazia propagando prezentis la aferon kiel li mortintus je akcidento dum elprovo de nova armilo.