Ernst Ulrich von Weizsäcker
El Vikipedio
D-ro Ernst Ulrich Freiherr von Weizsäcker (naskiĝis la 25-an de junio 1939 en Zürich) estas germana natursciencisto kaj politikisto de Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).
Enhavo |
[redaktu] Familio
Ernst Ulrich von Weizsäcker estas filo de la fizikisto Carl Friedrich von Weizsäcker kaj nevo de la eksa federacia prezidento de Germanio Richard von Weizsäcker. Li estas edzo kaj havas kvin infanojn.
[redaktu] Eduko kaj profesio
Post abiturienta ekzameno 1958 en Göttingen Weizsäcker studis kemion kaj fizikon en Hamburg. En la jaro 1966 li iĝis diplomfizikisto kaj 1968 Dr. rer. nat. en la Universitato Freiburg. De 1969 ĝis 1972 li estis scienca kunlaboranto de Evangelische Studiengemeinschaft en Heidelberg. 1972 li estis nomumita profesoro pri biologio de la Universitato Essen. De 1975 ĝis 1980 li estis prezidanto de la Universitato Kassel. 1981 li transiris al la UNO-Centro pri Scienco kaj Tekniko en New York. Poste li estis de 1984 ĝis 1991 direktoro de la Instituto pri Eŭropa Naturmedia Politiko (Bonn, Paris, London). De 1991 ĝis 2000 li prezidis en la Wuppertal-Instituto pri Klimato, Naturmedio, Energio.
[redaktu] Partio
Ekde 1966 li estas membro de Socialdemokrata Partio de Germanio (Sozialdemokratische Partei Deutschlands,SPD). Tie li unue engaĝiĝis en la junulara asocio Jungsozialisten, kies prezidanto li estis de 1966 ĝis 1968. En la jaroj 1968 ĝis 1972 kaj 1999 ĝis 2001 li estis estrano de la landa asocio de SPD en Badeno-Vurtembergo.
[redaktu] Parlamentano
Ekde 1998 li estas membro de la germana federacia parlamento. Tie de marto 2000 ĝis oktobro 2002 li prezidis la enket-komisionon "Globaliĝo de la mondekonomio - defioj kaj respondoj" (Globalisierung der Weltwirtschaft - Herausforderung und Antworten). Ekde novembro 2002 li estas prezidanto de la Komisiono pri natura medio, naturprotekto kaj sekureco de reaktoroj.
Ernst Ulrich von Weizsäcker estas (per 42,0 % de la voĉoj) rekte elektita parlamenta delegito de la elektoregiono 259(Stuttgart I).
[redaktu] Socia Engaĝiĝo
Weizsäcker de 1988 ĝis 1991 estis prezidanto de Vereinigung Deutscher Wissenschaftler. Ekde 1991 li membras en Klubo de Romo.
Ekde 1997 li estas membro de la prezidantaro de Deutscher Evangelischer Kirchentag.
[redaktu] Honorigoj
- 1986 Duke of Edinburgh-ormedalo de WWF
- 2000 Honora doktoro de Universitato Soka, Japanio
- 2001 Premio Takeda
[redaktu] Gravaj publikaĵoj
[redaktu] Ekstera ligo
- retejo de Ernst Ulrich von WeizsäckerWEIZSACKER, Ernst Ulrich von