Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Web Analytics
Cookie Policy Terms and Conditions Fiziko - Vikipedio

Fiziko

El Vikipedio

Superkonduktilo demonstracianta la efekton de Meissner
Superkonduktilo demonstracianta la efekton de Meissner

Fiziko estas la scienco pri la naturo kiu priskribas la fundamentajn ecojn, la movadon, kaj la interagojn de la konstituantoj de la Universo. Fizikistoj priskribas tion ĉi en terminoj de la movokvanto kaj energio de la konstituantoj kaj la interagaj fortoj inter la konstituantoj. La tempa naturo de agado ĉe distanco de fortoj estas priskribitaj de fizikistoj per fundamentaj partikloj. Ekzemple, la fotono peras la elektromagnetan interagon inter elektrono kaj protono. Fizikistoj ĉiam premas por pli fundamanta priskribo de la konstituantoj de naturo; kaj tiel komponantojn de "fundamentaj" partikloj, ekzemple kvarkojn.

Fizikistoj ellaboras teoriojn pri la komponaĵoj de la materio per helpo de matematiko. Ekzemploj estas la teorioj de klasika dinamiko, relativeco, kaj kvantuma mekaniko. Termodinamiko estas teorio pri la statistika dinamiko de la konstituantoj de la Universo. La fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj.

La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις (naturo).

Malkovroj en la kampo de fiziko trovas ofte aplikojn en aliaj natursciencoj kiel kemio, inĝenierado, biologio, ktp.

Enhavo

[redaktu] Ĝeneralaĵoj

La fizikistoj observas, mezuras kaj modeligas la konduton kaj la interagojn de la materio tra spaco kaj tempo, definitaj kiel fizikaj fenomenoj.

  • La teorioj, bone establitaj aŭ ne, enhavas leĝojn eksprimitajn per matematikaj ekvacioj.
  • Per fiziko oni provas priskribi la Universon en ĉiuj siaj observeblaj aspektoj.

Fiziko estas ĝenerale konsiderata la branĉo de scienco kiu pleje uzas la sciencan metodon, ĝis tia grado ke tiu ĉi estas ofte priskribata laŭ la modelo de la fizika esplorprocezo. Samtempe, ĝi estas la scienco plej dependa de la uzo de Matematiko, speciale por la kreado de fizikaj modeloj, kiu poste povas esti pruvata per la fizikaj esploroj.

Oni ofte notigas ke inter la fizikistoj ekzistas divido inter la eksperimentistoj kaj la teoriistoj, kaj ke estas maloftaj la homoj kiuj elstaris en ambaŭ branĉoj. Tamen, la teorio kaj la eksperimento estas forte dependaj inter si. La progreso en Fiziko okazas ofte kiam la eksperimentoj malkovras fenomenojn kiujn la teorio ne povas ekspliki, kio kondukas al la lanĉo de novaj teorioj. Siavice, tiuj ĉi montras la vojon al novaj eksperimentoj. Sed la malo okazas. Ekzemple, la neŭtrino kaj la nigra truo estis teorie prognozitaj multaj jaroj antaŭ eksperimenta malkovro.

Vidu ankaŭ: Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro

[redaktu] Ĉefaj Branĉoj de Klasika Fiziko

Teorio Ĉefaj Temoj Konceptoj
Klasika Meĥaniko Leĝoj de Newton pri movado, Lagranĝa Meĥaniko, Hamiltona Meĥaniko, Kinematiko, Statiko, Dinamiko, Teorio de Ĥaoso, Akustiko, Fluidaĵ-dinamiko, Kontinuaĵa meĥaniko Denseco, Dimensio, Gravito, Spaco, Tempo, Movado, Longo, Pozicio, Rapido, Akcelo, Maso, Momanto, Movokvanto, Forto, Energio, Angula movokvanto, Tordo, Konserviĝ-leĝo, Harmona oscililo, Ondo, Laboro, Povo
Elektromagnetismo Elektrostatiko, Elektrodinamiko, Elektro, Magnetismo, Ekvacioj de Maxwell, Optiko Kapacitanco, Elektra ŝargo, Kurento, Elektra kondukeco, Elektra kampo, Elektra permitiveco, Elektra rezistanco, Elektromagneta kampo, Elektromagneta induktanco, Elektromagneta radiado, Gaussa surfaco, Impedanco, Konduktiveco, Magneta kampo, Magneta flukso, Magneta unupoluso, Magneta permeableco
Termodinamiko kaj Statistika Meĥaniko Varmo-motoro, Kineta teorio Konstanto de Boltzmann, konjugaciitaj variaĵoj, Entalpio, Entropio, Ekvacio de stato, Teoremo de Ekviparticio, Unua leĝo de termodinamiko, Libera energio, Varmo, Leĝo de idealaj gasoj, Interna energio, Neinversigebla procezo, Particia funkcio, Premo, Inversigebla procezo, Dua leĝo de termodinamiko, Spontana procezo, Stato-funkcio, Statistika ensemblo, Temperaturo, Termodinamika ekvilibro, Termodinamika potencialo, Termodinamika procezo, Termodinamika stato, Termodinamika sistemo, Tria leĝo de termodinamiko, Viskozeco, Termodinamika leĝo de Zeroth

[redaktu] Meĥaniko

Leĝoj de Newton
Centripeta/centrifuga forto
Koriolisforto
Fikiza korpo
Turbo

[redaktu] Termodinamiko

Stata ekvacio
Varmo
ĉefpropozicioj de la termodinamiko
Entropio
Entalpio
Temperaturo

[redaktu] Elektromagnetismo

Elektrostatiko
Elektrotekniko kaj Elektroniko
Magnetismo
Magnetostatiko

[redaktu] Ondoj kaj Vibroj

Harmonaj vibroj
Dampataj vibroj
Devigitaj vibroj
Resonanco
Fouriertransformo
Onda ekvacio

[redaktu] Optiko

Laseroj
Optika inĝenierarto
Lumrapido

http://www.eventoj.hu/libroj/optiko.pdf

[redaktu] Ĉefaj Branĉoj de Moderna Fiziko

Teorio Ĉefaj temoj Konceptoj
Kvantummeĥaniko Pad-integrala formulo, Teorio de dissemiĝo, Ekvacio de Schrödinger, Kvantumkampa teorio, Kvantumstatistika meĥaniko Adiabata alproksimiĝo, Rilato-principo, Libera partiklo, Hamiltona, Hilberta spaco, Identikaj partikloj, Matric-meĥaniko, Konstanto de Planck, Kvantumo, Kvantumigado, Kvantumimpliko, Kvantumharmona oscililo, Kvantumnombro Tunelefiko, Kato de Schrödinger, Spino, Ondfunkcio, Ondomeĥaniko, Dualeco ondo-partiklo, Nulpunkta energio, Ekskludo-principo de Paŭli, Necerteca rilato de Heisenberg
Teorio de relativeco Speciala Relativeco, Ĝenerala Relativeco, Kampekvacioj de Einstein-Hilbert Covarianto, Varietato de Einstein, Principo de Ekvivalento, Kvaromomanto, Kvarovektoro, Geodezia movado, Gravito, Gravitoelektromagnetismo, Inerteca Referencsistemo, Nevarianto, Mallongiĝo de Lorentz, Varietato de Lorentz, Transformado de Lorentz, Diagramo de Minkowski, Spaco de Minkowski, Principo de Relativeco, Propra Longo, Propra Tempo, Referencsistemo, Ripozenergio, Ripozmaso, Relativeco de Samtempeco, Spacotempo, Speciala Principo de Relativeco, Lumrapido, Energi-impuls-tensoro, Templongigo, Ĝemelparadokso, Mondlinio

[redaktu] Relativeco

[redaktu] Kvantummeĥaniko

Fotoelektra efekto
Kompton-efiko
Onda funkcio
Hamilton-operaciumo

[redaktu] Solid-stata fiziko

Kristalografio
Semikonduktaĵo
Superkondukteco
Densigita materio

[redaktu] Astrofiziko

[redaktu] Atoma fiziko

[redaktu] Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko)

Partikla fiziko (Altenergia fiziko)
Joniga radiado
X-radioj

[redaktu] Biofiziko

[redaktu] Fluidaĵ-Dinamiko

[redaktu] Fotoniko

Holografio

[redaktu] Ĥaoso

[redaktu] Ĥemia Fiziko

Plasmo-fiziko

[redaktu] Kvantumkemio

Kvantumkomputiko
Kvantumkriptografio
Kvantumteleportado

[redaktu] Meteologio

[redaktu] Teoria fiziko

Relativeco

[redaktu] Historio de Fiziko

Ĉefa artikolo: Historio de fiziko

El la antikveco la homoj ellaboris teoriojn por kompreni la naturon, kaj la fenomenojn observitajn. Tiuj ĉi ne estis ĝenerale sistemaj, kaj estis malofta la rilato inter teorio kaj eksperimento, kio kondukis al scio praktika unuflanke, disigita de la teoria kono, kiu pli ofte apartenis al la Filozofio. Tial, la konsidero de personoj kiel Aristotelo, PtolomeoArkimedo kiel fizikistoj estas ebla nur, se oni konsideras la limigojn de tiu difino.

La fiziko en sia moderna signifo naskiĝis en la 16-a jarcento, per la uzo de eksperimentado kaj observado fare de homoj kiel Galileo Galilei kiu estas ĝenerale konsiderata kiel la patro de la fizika scienca metodo.

En la 17-a jarcento okazis forta antaŭeniro de la Fiziko danke al la rezultoj atingitaj de Newton kiu formulis la ĉefajn leĝojn de la dinamiko (Leĝoj de Newton) kaj la gravito, krom la disvolvo de diversaj laboroj en la kampo de la optiko.

La 18-a jarcento vidis la disvolvon de aliaj disciplinoj kiel Termodinamiko, Statistika mekaniko kaj Fiziko de fluaĵoj.

En la 19-a jarcento disvolviĝas avancoj revoluciaj en Elektriko kaj Magnetiko. En 1855 Maxwell unuigis ambaŭ fenomenojn kaj kreis novan Teorion de Elektromagnetismo. Ĝi ankaŭ provokis fortan ŝanĝon en la kompreno de la teorio de la Lumo.

Fine de tiu jarcento kaj komence de la 20-a malkovriĝas diversajn radiadojn, ĝis nun nekonatajn, kaj oni faras gravajn malkovrojn rilate al la elementaj partikloj. Tio kondukas al la naskiĝo de revolucia kampo: la Nuklea Fiziko.

En 1905 la publikigo de tri fundamentaj sciencaj artikoloj fare de juna fizikisto, Albert Einstein montras la naskiĝon de tiu kiun oni nomis la jarcento de la Fiziko. La plej influa kampo tiam naskita estis la Teorio de la Relativeco. Iom poste naskiĝas la Kvantuma fiziko, aro da teorioj priskribantaj la subatomajn fenomenojn.

Dum la sekvaj jaroj la disvolviĝo de la fiziko estis tre rapida. Diversaj teorioj, ĉiam pli kompleksaj, klopodis ordigi la konojn de la materio, kaj ĝia rilato kun la energio, la spaco kaj la tempo.

En 2005, jaro de la centa datreveno de la artikoloj de Einstein, estis universale festata kiel Jaro de la Fiziko.

[redaktu] Fizikistoj

Vidu:

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu