Eschweiler
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Nordrejn-Vestfalio > Eschweiler
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datenoj | |
Ŝtato: | Germanio |
Federa lando: | Nord-Rejno-Vestfalio |
Distrikto: | Aachen |
Surfaco: | 76,56 km² |
Enloĝantaro: | 55.629 (31.12.2003) |
Ratio: | 725 enloĝantoj kvadratkilometre |
Alteco: | 260 m super la marnivelo |
Poŝtkodo: | 52249 |
Telefonindekso: | + 49 (0) 24 03 |
Horzono: | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
Situo: | 50° 49' N 06° 17' E |
Veturila indiko: | AC |
Adreso de la urbodomo: | Stadtverwaltung Rathausplatz 1 52249 Eschweiler |
Oficiala retejo: | www.eschweiler.de |
Oficiala retadreso: | info@eschweiler.de |
Politiko | |
Urbestro: | Rudi Bertram (ekde 1999, reelektita en 2004) |
Eschweiler [EŜvajler] (Esperanto Eŝvilero, latine Ascvilare) estas mezgranda urbo en okcidenta Germanio ĉe la rivereto Inde, 15 km oriente de la Belga/Nederlanda landlimo. Ĝi disponas pri multaj sportejoj (i.a. 18-trua golfejo, glaciglitkurejo, artefarita lago Blausteinsee), administrejoj, ĉiunivelaj lernejoj kaj riĉa karboindustria historio: zinko, fero, karbo kaj lignito. Pluraj kasteloj kaj akvokasteloj. Ĝemelaj urboj: Wattrelos (norda Francio), Reigate & Banstead (suda Anglio).
[redaktu] Historio
Unuafoje dokumentmenciita en 828. Urbaj rajtoj laŭ franca leĝo en 1800 kaj laŭ prusa leĝo en 1858.