Nordrejn-Vestfalio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Nordrejn-Vestfalio
germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]
Areo: 35.068 km2
Loĝantaro: 17,69 milionoj
Ĉefurbo: Duseldorfo (Düsseldorf)
Aliaj gravaj urboj: Essen, Dortmund, Kolonjo
Aliaj urboj: Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonn, Bottrop, Duisburg, Eschweiler, Gelsenkirchen , Hattingen, Heiligenhaus,Mülheim, Münster, Neuss, Oberhausen, Ratingen,Wuppertal,
Riveroj: Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg, Weser
[redaktu] Historio
Nordrejn-Vestfalio (aŭ Nord-Rejno-Vestfalio) estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lippe.
[redaktu] Administraj aferoj
Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du provincaj komunumligoj nome provinca komunumligo Rejnlando kaj provinca komunumligo Vestfalio-Lipo. La regionaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.
[redaktu] Movadaj aferoj
En tiu ĉi regiona ŝtato de Germanio aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.
Retpaĝaro de Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo: http://www.esperanto.de/revelo