Esperantista Vegetarano
El Vikipedio
Esperantista Vegetarano estas eldonaĵo de TEVA. La periodaĵo aperis unuafoje en 1914 sub la nomo Vegetarano. Nuntempe ĝi aperas unufoje jare kun ĉ. 40 paĝoj kaj kolora kovrilo. Redaktoroj estis en la pasinto i.a. Oskar Bünemann kaj Stano Marček. Nuntempe redaktas ĝin internacia teamo konsistanta el Lilia Fabretto (Italio), Bob Felby (Aŭstralio), William Simcock (Britio) kaj Mark Steinberg (Israelo).
Aldone aperas ĉirkaŭ dufoje jare La letero de Esperantista Vegetarano kun ĉ. 16 paĝoj. Ĝia n-ro 21 aperis en aprilo 2006.