Esperanto-Grupo Essen
El Vikipedio
La Esperanto-Grupo Essen (EGE) fondiĝis la 9an de januaro de 2004 post preparaj renkontiĝoj ekde 2002. La 10an de novembro ĝi havis 24 membrojn.
[redaktu] Aktivecoj:
- organizado kaj realigo de lingvokursoj, kiujn gvidis d-ro Rudolf Fischer
- aranĝo de Ronda Tablo Ruhr (RoToRo), regiona renkontiĝo okazinta la 6an de junio 2004, kaj de ReVELo-tago, renkontiĝo de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (federacilanda organizo) okazinta la 23an de aprilo 2005
- preparo de la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) okazonta en la jaro 2008 en Essen
- Eldono de 37 numeroj de la EGE-bulteno Ruhr-Espero. Tiu ĉi bulteno estiĝis la bazo por la nova ReVELo-bulteno ReVo kaj Esperanto.