Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo
El Vikipedio
Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (mallongigo: ReVELo) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en Nordrejn-Vestfalio, subtenas GEAn rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas NRVon al esperantistoj. Unufoje jare ĝi organizias ReVELo-tagon.
[redaktu] Elstaraj eventoj:
- 1-an de junio 2002: membrokunveno en Dortmund kun estrarbalotoj. Prezidantiĝis Ziko Marcus Sikosek, Esperanto-verkisto
- 30-an de novembro 2002: landa kunveno en Düsseldorf
- 23-an de aprilo 2005: ReVELo-tago en Essen
- 5-a de novembro 2005: d-o Rudolf Fischer instalas jahu-grupon kiel komunikejo por ReVELo
- 26-an de aŭgusto 2006: ReVELo-tago en Meschede. Estraraj balotoj. Prezidantiĝis Petra Dückershoff. Formala decido, ke Ruhr-Espero iĝu la ReVELo-bulteno