Esperanto-domo de Antverpeno
El Vikipedio
En Äi estas la sidejo de la Flandra Esperanto-Ligo kun libro-eldonejo, la klubo La Verda Stelo Antverpeno kaj ankaÅ la dokumentar-centro.
La dokumentarcentro konsistas el biblioteko kun pli ol 1400 titoloj kaj 87 periodaĵoj pri : Esperanto, lingvaj problemoj, esperantologio kaj interlingvistiko. Estas tie interreta konekto per kiu eblas konsulti internaciajn dokumentojn.
La centro estas malferma dum ĉiu labortago inter la 9-a kaj la 17-a horoj kaj vizitebla post interkonsento.
Adreso: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen, Belgio
[redaktu] Historio de la domo
La domo estas konstruita en la jaro 1897-a. Tiam la strato havis la nomon: "Avenue des Arts" (tiutempe franclingve en Flandrio). Veturis tramo trenita de ĉevaloj.
Dum la Universala Kongreso en Svedio en 1980 Institucio Hodler aĉetis la domon en Frankrijklei. En la periodo 1981-1989 Äi estis la sidejo de Grafika Centro Antverpeno de UEA kaj de 1981 Äis nun la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj de la loka grupo La Verda Stelo Antverpeno.
![]() |
ESPERANTO | ![]() |
---|---|---|
Historio • Movado • Universalaj Kongresoj • Asocioj • Aktivuloj • Esperantistoj laŠla nacieco | ||
Kulturo • Literaturo • Muziko • Radiofonio • Filmoj • Verkistoj • Esperantologio • Kursoj | ||
Portalo Esperanto | ||
redakti |