Universala Kongreso de Esperanto
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Universala Kongreso de Esperanto | |||
Regiono | Mondo | |||
Periodo | Julio / aŭgusto | |||
Organizanto | UEA | |||
Ekzistas ekde | 1905 | |||
Celgrupo | Esperantistoj | |||
Informa retpaĝo | UK 2007 paĝo | |||
Fota retpaĝo | UK 2006 fotopaĝo |
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaĵoj
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
[redaktu] Programo
Kvankam la programo varias de jaro al jaro, la kongresojn karakterizas laŭtradicie konstantaj ĉefaj eroj:
- Kadra temo liveras la fonon por diskutoj, prelegoj kaj pliaj klerigaj programeroj, interalie sesioj de la Internacia Kongresa Universitato, prezentadoj kaj lingvokursoj, kiuj konatigas la gastigantan landon kaj ties kulturon. Je tio servas ankaŭ turismaj ekskursoj al la vidindaĵoj de la proksima kaj pli fora ĉirkaŭo
- Tre ampleksa kultura programo kun abundo de distraj kaj artaj eroj atestas la riĉan kulturan vivon de la lingvokomunumo. Ĝi entenas interalie nacian kaj internacian vesperojn, koncertojn klasikajn kaj modernajn, teatrajn kaj kabaredajn prezentojn kaj balon. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Pacokaj la libroservo.
- La kongresanoj priparolas la eblecojn de la plua disvastigo de Esperanto kaj de ĝia utila uzo en multaj sferoj de la scienca, ekonomia, kultura kaj politika vivo en la mondo. Laboras organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj. Okazas elektoj de gvidaj organoj.
[redaktu] Historio de UK
Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovro kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.
Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinki-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen.
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proks. 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.
[redaktu] Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
[redaktu] Eksteraj Ligiloj
[redaktu] Literaturo
- Ziko van Dijk: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 197 p.
[redaktu] Enciklopedio de Esperanto
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kongresoj Universalaj. (UK). UK estas ĉiujare videbla pruvo de ekzisto kaj vigleco de E. El ĝi, E-isto, kiu ĉeestas, ĉerpas freŝigitan entuziasmon, kaj plifortigon de la interna ideo, kiujn hejmen reveninta, li transdonas al siaj samideanoj; la unua kongreso, kiun ĉeestas nova E-isto, havigas al li neforgeseblajn impresojn. UK ankaŭ impresas forte la ne-E-istojn, kaj pro tio, konsistigas mirindan propaĝandilon.
I. Oficiala Organizo. En la kongreso de Genève (1906), estis decidata: Krei konstantan komitaton de la kongresoj (KKK), konsistantan el Int. Organiza Komitato (OK), elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvantan; Loka Komitato, apudmetita al ĝi por difinita loka tasko; konstanta ĝenerala sekretariejo de la kongresoj, kiun disponas la OK. En la kongreso de Cambridge (1907), estis akceptata Kongresa Regularo - ĝi difinas la personojn, kiuj povas partopreni la kongresojn, la celon de tiuj kongresoj, la temojn priparolotajn la konsiston de KKK, la estrarojn de la kongresoj. En la kongreso de Dresden (1908), KKK estis reorganizata; ĝi enhavos kiel membrojn: du anojn de la OK de la antaŭa kongreso, du anojn de tiu de la nuna kongreso, du anojn de la venonta, unu prezidanton elektitan de la kongreso mem, unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan. Estis antaŭ aprobita fondo de Kongresa Kaso, kun la celo alcentrigi ĉiujn elspezojn rilatajn al la kongreso, enspezi la kotizojn, donacojn, subvenciojn, ktp. La loka komitato povas esti rajtigita de la KK por fari mem la elspezojn, aŭ parton de li. La profito lasita de antaŭaj kongresoj estas, laŭ decido de KKK, uzata por pagi eventualajn deficitojn aŭ konservata por helpi venontan kongreson. Laŭ la deziro esprimita de la 5-a kongreso (1909), estis kreata Int. Konsilantaro, por zorgi pri la financaj rimedoj de oficialaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Komitato de la Kongresoj). En 1911, laŭ propono de Z, estis decidita de la kongreso, ke partopreni en la kongresoj kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝas al la kongresa regularo, sed rajton de voĉdono havas nur la regule elektitaj delegitoj de E-istaj grupoj aŭ societoj. Tiuj rajtigitaj delegitoj estis ankaŭ elektitaj en 1912 kaj 1913. Laŭ la kontrakto de Helsinki (1922), la Int. Centra Komitato (ICK) decidas pri okazigo de la kongresoj, kaj komisias ilian organizon al Konstanta Kongresa Komisiono, kiu entenas du reprezentantojn de la ICK, du anojn de la loka komitato de la estinta kongreso, du de la estanta, kaj du kuratorojn de la Kongresa Kaso. La kontrakto ankaŭ difinas la komitaton de la kongreso. Laŭ Interkonsento de Kolonjo (1933), la nova UEA organizas la Kongresojn. II. Aranĝoj, Festoj, Kunsidoj, ktp. La diversaj aranĝoj de kongreso estas ĉiam la samaj, kaj fakte fariĝas tradiciaj. Efektive eksperimento montris, ke ili estas plej taŭgaj por atingi la celon: laborigi la kongresanojn, sed ankaŭ distri ilin sufiĉe, por ke ili ne enuu, kaj ne tro, por ke ili ne estu tro lacaj por labori. Urbo de Kongreso estas elektita de la ĵus antaŭa kongreso, laŭ propono de la loka grupo aŭ nacia societo; invito devas ankaŭ esti farata de oficiala nacia aŭ urba institucio. KKK (kaj poste ICK) ekzamenas plie ĉu la E-istoj de la urbo estas sufiĉe multnombra) kaj agemaj por garantii sukceson, ĉar la organizo necesigas grandajn ag- kaj monrimedojn kaj lertan personaron. La kongreso daŭras ok tagojn, de la monato de julio, aŭgusto aŭ septembro. Antaŭ ĝi okazas kelkafoje antaŭkongreso en alia urbo, tra kiu devas vojaĝi multaj kongresanoj; ankaŭ iafoje, postkongresoj okazas. Karavanoj estas organizitaj de privatuloj aŭ E-istaj societoj. Laboro de la kongreso efektiviĝas en kunsidoj, kiujn povas kaj eĉ devas ĉeesti ĉiuj kongresanoj. La unua estas malferma kunsido, solena kaj, pro tio, impresa. En ĝi, oni aŭdas ĉefan paroladon, iam faritan de Z. mem, kaj poste de prez. de ICK, kaj saluton de reprezentantoj de kongresanoj de ĉiu nacio; kaj fine de la delegitoj de estraroj aŭ naciaj institucioj. Dum kongreso okazas kunsidoj de la oficialaj institucioj de la movado; Lingva Komitato kaj Akademio, ICK, ktp. Estas la nura okazo, kiu permesas al la membroj de tiuj institucioj interkonatiĝi, kaj parole diskuti la gravajn demandojn, kiujn ili devas solvi. Ekde 1922, la ĝenerala kunsido de UEA, okazas dum la UK. Ankaŭ kunsidas la diversaj fakaj societoj, kiuj se eble, vizitas la samfakajn societojn de la urbo por propagandi. Diservoj estas farataj en la diversreligiaj preĝejoj. Raportoj de la oficialaj institucioj (Lingva Komitato, ICK), estas legataj, kaj laŭokaze aprobataj de la kongreso post diskutado. Ili estas publikigataj en broŝuro disdonata al la kongresanoj (Dokumentaro). Tiuj lastaj ankaŭ ricevas diversajn dokumentojn, inter kiuj Kongresan libron, kiu entenas programon de la kongreso, kaj sciigojn pri la naciaj kutimoj kaj vidindaĵoj de ta urbo; Kongresan Gazeton, kiu aperas ĝenerale ĉiumonate antaŭ la kongreso. Por distri la kongresanojn estas organizitaj: interkonatiĝa vespero, la unuan tagon, dum kiu kongresanoj libere interparoladas; teatra prezentado de verko de nacia aŭtoro E-en tradukita kaj, se eble, ludita de naciaj aktoroj; Int. balo; kiun ĉeestas la kongresanoj en naciaj kostumoj; komuna festeno, tre malkara por ke ĉiuj povu ĉeesti; ĝenerala ekskurso, kiu daŭras unu tutan tagon, por viziti rimarkindan vidindaĵon de la urbo aŭ ĉirkaŭaĵoj. Postkongresaj vojaĝoj estas organizitaj de privataj entreprenoj tra la lando. Akceptejo, aranĝita en taŭga domo, ricevas la kongresanojn tuj post ilia alveno; tie oni sciigas ilin pri loĝejoj kaj oni donas al ili la dokumentojn, pri kiuj ni parolis supre; ili ankaŭ trovas en ĝi vendejon de E-aĵoj, ekspozicion, ripozĉambron, poŝtoficejon, ktp. III. Kongresoj. I-a (1905) - Boulogne sur Mer (Francujo). (En l904 kelkaj anglaj kaj francaj samideanoj kunsidis, kaj la sukceso estis tiel granda, ke oni decidis kuniĝi denove la sekvantan jaron.) D-ro Z ĉeestis; neimagebla entuziasmo. Provizora starigado de Lingva Komitato. Deklaracio pri difino de E-ismo. Unua prezento de la E-a flago. - 2-a (1906) - Genève (Svisujo). Definitiva starigado de L. K. Deklaracio pri la neŭtraleco de la kongresoj. 3-a (1907). - Cambridge (Britujo). Organizata de tri E-istoj, kiuj alprenis la nomon: la trio por la tria; unua oficiala sukceso: la urbestro de Londono publike aprobas E-n. - 4-a (t908) Dresden (Germanujo). Prezentado de Ifigenio de Goethe, tradukita de Z, ludita de la fama germana aktoro Reicher kaj de lia filino, kiuj speciale por tiu okazo lernis E-n. - 5-a (1909) Barcelona. La unuan fojon okazis Floraj Ludoj imitataj de la katalunaj. - 6-a (1910) Washington (Usono). D-ro Z, malgraŭ sia malbona farto, transiris Oceanon por ĝin ĉeesti. Prezidata de la direktoro de Panamerika Oficejo; akcepto ĉe la ministro de Eksteraj aferoj de Usono. - 7-a (1911) Antverpeno (Belgujo). Ĉeestis la rajtigitaj delegitoj de la E-istaro, elektitaj laŭ propono de Z mem. - 8-a (1912) Krakovo (Polujo). Z diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido. 9-a (1913) Bern (Svisujo). - 10-a (1914) Parizo: ne okazis, kvankam tute organizita, pro la ĝenerala mobilizado okazinta la tagon je kiu devis malfermiĝi la kongreso. - 11-a (1916) San Francisco (Usono). Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edinburgo (Britujo) kiel estis projektita; nur la usonaj samideanoj sukcesis aranĝi tutamerikan E-an kongreson kiu anstataŭis la dek-unuan. - 12-a (1920) Hago (Holando), kiu montris fidon de niaj holandaj samideanoj. - 13-a (1921) Prago (Ĉeĥoslovakujo); komenco de revivo de nia afero. - 14-a (1922) Helsinki (Finnlando); kontrakto inter UEA kaj la naciaj societoj de propagando. La unuan fojon ŝtatestro, la prezidanto de la Finna Respubliko, oficiale akceptis la kongresanojn. 15-a (1923) Nürnberg (Germanujo). 16-a (1924) Wien (Aŭstrujo), entenis 3.600 kongresanojn, sed dank' al kriza valuto estis grava deficito malfacile kompensita de la tuta E-istaro. -17-a (1925) Genève (Svisujo). 18-a (1926) Edinburgo (Britujo) - 19-a (1927) Danzigo - 20-a (1928) Antverpeno (Belgujo) - 21-a (1929) Budapest (Hungarujo) - 22-a (1930) Oxford (Britujo) - 23-a (1931) Krakovo (Polujo) - 24-a (1932) Parizo - 25-a (1933) Köln (Germanujo). Jubilea Kongreso. - 26-a (1934) Stockholm (Svedujo). - 27-a (1935) Roma ROLLET DE L'ISLE. Noto. Pluaj detaloj pri la unuopaj UK-j en la laŭlandaj artikotoj. Krome aparta rubriketo pri ĉiu kongresurbo. Aliajn kongresojn v. Katolika movado, Laborista movado ktp. |
Tutmondaj: IJK | UK | Mapo pri renkontiĝoj
Eŭropaj: Arkones | AS | EoLA | FESTO | IF | IJS | IS | KEF | KISO | NR | OkSEJT | PSI | PSKK | REF
ESPERANTO | ||
---|---|---|
Historio • Movado • Universalaj Kongresoj • Asocioj • Aktivuloj • Esperantistoj laŭ la nacieco | ||
Kulturo • Literaturo • Muziko • Radiofonio • Filmoj • Verkistoj • Esperantologio • Kursoj | ||
Portalo Esperanto | ||
redakti |