Esperanto-movado en Meksiko
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Historio de la Esperanto-movado Esperanto-movado en Meksiko < Meksiko
[redaktu] Kronologio de la Esperanto-Movado en Meksiko
1903 : Anselmo MORIN, Ambrosio Vargas, Enrique LAMICQ, José R. ÁVALOS, Fernando BLANCO kaj Amador SALDAÑA fondas la Asocion por la Disvastigo de Esperanto en Meksiko, en la vilaĝo Santa Rosa Necoxtla (nune Ciudad Mendoza), ŝtato Verakruco. Unu jaron poste ili aperigis la revuon "Meksika Lumturo" (1904-1905).
1905 : En la urbo Guadalajara fondiĝas Okcidenta Esperanto-Societo, kiu publikigas la "Esperantan Gazeton". En Meksikurbo, Ambrosio Vargas fondas la Centran Meksikan Societon, kies organo estas la revuo "Verda Stelo" (1907-1912).
1907 : En Guadalajara, Alberto GÓMEZ CRUZ fondas la klubon "Harmonio" kaj la sekvantan jaron publikigas la unuan eldonon de sia "Rudimentos de Esperanto".
1909 : Emilio TREVIÑO, Jacinto BELTRÁN, Ramón MANTEROLA kaj Gabriel MANCERA organizas la Esperantan Meksikan Union kaj publikigas la revuon "Esperantan Meksikon". Tiu jaro ekzistas esperantistoj kaj grupoj en pli ol 30 urboj.
1921 : Post la malfacilaj jaroj de la revolucio, Manuel C. RODRÍGUEZ komencas la publikigadon de la revuo "Arguso" (ĝis 1924).
1923: Ernesto E. GUERRA kaj Matilde JAQUEL fondas la grupon "Anáhuac" en la urbo Tampiko.
1924 : Estas dissendata la unua radio-kurso, tra la stacio XEW.
1926 : Estas fondata la Esperanta Meksika Societo, kiu funkciis ĝis 1933.
1935 : La historiisto Jesús Amaya Topete komencas publikigi la revuon Renovigo, kiu aperis ĝis 1947.
1940 : Alvenas en Meksikon Eŭgeno Lanti, fondinto de SAT; ankaŭ dank' al alfluo de esperantistoj ekzilitaj el Hispanio, pro la Hispana Enlanda Milito, vigliĝas la esperanto-movado en Meksiko.
1950 : Fondiĝas la Esperanta Meksika Asocio (EMA), antaŭulo de la nuna Meksika Esperanto-Federacio.
1954 : La jugoslava esperantisto Tibor Sekelj vizitas Meksikon kaj revigligas la movadon. En tiu epoko aktivis Francisco Azorín Izquierdo, José SERRANO, Cristóbal FLORES, Ángel Luna Cárdenas, José PERCHES, Byron MACAFEE.
1962 : Estas okazigita la unua nacia kongreso, kunvokita de EMA (poste MEF). La naciaj kongresoj okazis regule ĉiujare dum kvar jaroj (1962-1965).
1963 : EMA ŝanĝas sian nomon al Meksika Esperanto-Federacio.
1965 : Fondiĝas la Meksika Esperanto-Junularo (MEJ), landa sekcio de TEJO.
1981 : MEJ organizas la 37an Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, en Oastepeko.
1983 : Fondiĝas la Meksika Asocio por la Progresado de Internacia Lingvo, fare de Juan Jacobo Schmitter, Enrique Lemus kaj aliaj. Post kelkaj jaroj, tamen, MAPIL kunfandiĝis kun MEF kaj Juan Jacobo SCHMITTER estis elektita prezidanto. Estas eldonita la bulteno Ni ĉiuj.
1996 : Estas kunvokita fondkunveno por reorganizi la movadon en Meksiko. En la kunveno estis adoptita la statuto kaj elektita la estraro. Poste, Meksika Esperanto-Federacio estis oficiale registrita kiel neprofitodona organizaĵo. Tiu ĉi estis la unua fojo kiam esperanto-organizaĵo akiras leĝan statuson. La estraron konsistigis Leonora Torres (prezidantino), Jorge Luis Gutiérrez (ĝenerala sekretario) kaj Estela Gracia García (kasistino). En novembro estas lanĉita la interreta paĝaro de MEF (http://www.esperanto.org.mx), kiu iom post iom fariĝas la plej grava informilo pri esperanto en Meksiko.
1998 : En la urbo Oaksako estas organizita la sesa nacia kongreso, kun 25-30 partoprenantoj el diversaj urboj de la lando. Dum la kongreso estis prezentita Flor' kaj kanto, antologio de meksika poezio, en esperanta traduko de Juan Jacobo SCHMITTER kaj Jorge Luis Gutiérrez.
2001 : MEF okazigas la Kvinan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (15-21 de aprilo), kun 160 aliĝintoj (100 efektivaj partoprenantoj), el 29 landoj (22 efektivaj). Dum la kongreso estis prezentita la esperanta versio de Tra l' okuloj de l' venkitoj, grava historia verko pri la prameksika kulturo, de la renoma intelektulo D-ro Miguel LEÓN PORTILLA. La tradukon faris Juan Jacobo SCHMITTER. Post la TAKE estis elektita nova estraro de MEF: Jorge Luis Gutiérrez (prezidanto), Leonora GONZÁLEZ (sekretariino) kaj Estela GRACIA GARCÍA (kasistino).
2003 : Estas organizita la sepa nacia kongreso (majo) en Meksikurbo. Dum la kongreso, Luis Raudón estis elektita prezidanto de MEF, por anstataŭi Jorge Luis Gutiérrez, kiu estis rezigninta en februaro.