Sennacieca Asocio Tutmonda
El Vikipedio
Sennacieca Asocio Tutmonda (mallongige: SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT multe eldonas, kaj inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj. Kaj SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. SAT fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. Grava figuro inter la fondintoj de SAT estas Eŭgeno Lanti.
Enhavo |
[redaktu] Celoj
- utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
- kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
- lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
- servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT;
- peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:
- SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
- Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
SAT ne estas poresperanta organizo, t.e. ĝi ne estas organizo, kiu propagandas Esperanton. Ĝi estas peresperanta organizo, t. e. SAT utiligas Esperanton por siaj celoj.
[redaktu] Strukturo
SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio.
La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato.
Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum jaroj Ĝenerala Sekretario estas Kreŝimir Barkoviĉ.
[redaktu] Prezidintoj de la Plenum-Komitato
- Eŭgeno Lanti 1921-1933
- Hermann Platiel 1933-1935
- Lucien Bannier 1935-1968 (kun interrompo dum la militaj jaroj)
- Julien Piron 1969-1972
- Petro Levi 1972-1981
- Gilbert Chevrolat 1981-1984
- Yves Peyraut 1984-2001
- Jacques Bannier 2001-2003
nuna prezidanto:
- Jakvo Ŝram ekde marto 2003
[redaktu] Agado
SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton Sennaciulo, la jaran kulturan Sennaciecan Revuon, kaj diversaj libroj kun kleriga enhavo, el kiuj la plej gravaj estas PIV. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la reto
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
La TTT-ejo de SAT
La retaj kulturpaĝoj de SAT
Kio vere estas tio SAT
Paĝo pri SAT ĉe UEA
Ĉu SAT estis sidejo de germana sekreta polico?, NikSt,Sennaciulo, 1990
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |