Esperanto novosti
El Vikipedio
Esperanto novosti («Esperanto новости», Esperanto-novaĵoj) estas ruslingva informilo pri Esperanto kaj Esperanto-parolanta mondo, kiu aperis en 1999 kiel retpoŝta dissendo ĉe servilo Subscribe.ru. La temaro de la informilo inkluzivas lingvan demokration, lingvodefendajn eventoj kaj agadojn, minoritatajn lingvojn ks.
Nun la kvanto de abonantoj ĉe tri diversaj serviloj superas 5 mil personoj. "Esperanto novosti" estas ankaŭ legebla en Interreto: en ĝia paĝaro kaj per RSS. Do, la tuta legantaro estas eble ĉ. 10-15 mil personoj monate.
"Esperanto novosti" estas legata ne nur de homoj, kiuj rekte interesiĝas pri Esperanto — ĝiaj paĝaroj troveblas en la supraj lokoj ene de serĉilaj rezultpaĝoj laŭ informmendoj pri lingvaj demandoj ("lingvoj de UN", "la hinda lingvo", "planlingvoj" kaj aliaj).
Iniciato de Andrej Grigorjevskij, nun "Esperanto novosti" estas prizorgata de Slavik Ivanov. Multe helpas al "Esperanto novosti" internacia krea grupo "Esperanto ĉe Interreto", en kies servilo nun funkcias plejparto de la servoj, kaj REU.