Esperanto ĉe Interreto
El Vikipedio
Esperanto-asocio > Esperanto ĉe Interreto < Esperanto-renkontiĝo
Esperanto ĉe Interreto (E@I) estas internacia laborgrupo ligita al TEJO. Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi la Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide. Ĝi estas finance subtenata i.a. de la Esperantic Studies Foundation, kaj sia propra Fondaĵo E@I.
Enhavo |
[redaktu] Organiza strukturo
E@I estas faka asocio de TEJO. Jen ĝia estraro:
- Peter Baláž
- Hokan Lundberg
- Ksenia Prilepskaja
- Marek Blahuš
Pasinta estraro:
- Ralf Frolich
- Slavik Ivanov
- Nastja Koĵevnikova
- Hokan Lundberg
- Sonja Petrović
- Chuck Smith
- Heming Welde Thorbjørnsen
[redaktu] Seminarioj
E@I-agado komenciĝis per memstara seminario kun titolo "Esperanto@Intereto", kaj el ĝi iom post iom kreskis kaj evoluis. Ekde la dua, E@I-seminarioj estas organizitaj ankaŭ kiel seminarioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
- E@I-2000 - Stokholmo, Svedio
- E@I-2001 - Rete Kunlabori - Upsalo, Svedio - oktobro 2001
- E@I-2002 - Rete Lingvumi - Ĉaĉak, Jugoslavio
- E@I-4 - Rete Informadi - Svedio - oktobro 2002
- E@I-5 - Rete Lerni - Masaĉuseca Instituto de Teknologio - Bostono, Usono - aprilo 2003
- E@I-6 - Rete Interkulturumi - Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino - marto 2004
E@I-7 - Rete Teknikumi - Sankt-Peterburgo, Rusio - oktobro 2005 (ne okazis pro manko de financado)- E@I-7 - Ni sciigu aliajn pri ni - Partizánske, Slovakio - junio 2005
- E@I-8 - Lingvoj en interreto - Brno, Ĉeĥio - novembro 2006
[redaktu] Projektoj
- Edukado.net - [1]
- Interkulturo - [2]
- Lernu! - [3]
- Lingva Prismo - [4]
- Reta Informado-Centro (RIC) - [5]
- Artista Datumbazo - [6]
- antaŭa TEJO-paĝaro - [7]
E@I ankaŭ subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per rethotela loko kaj alimaniere. Tiel ekzistas Esperanto novosti, Kantaro-Vikio, Mozaiko (informilo) kaj aliaj projektoj.