Etyek
El Vikipedio
Etyek [etjek] estas vilaĝo en Hungario, departemento Fejér, kun 3700 loĝantoj. Ĝi situas 26 km for de Budapeŝto kaj 176 m super la marnivelo.
Ĝi estas loĝata jam jarmilojn, inter 10 kaj 379 p.K. troviĝis tie romia kolonio.
En marto de 1946, la germanoj, kiuj konsistigis 80 elcentojn de la loĝantaro (2300 homoj), estis translokigitaj al ĉirkaŭo de Stuttgart.
Danke al vitkultivado, Etyek apartenas al la historiaj vinregionoj de Hungario. La vinbero servas kiel bazmaterialo por la konata Törley-ĉampanjo de Budafok kaj por la lokaj vinoj.
Andrew George Vajna planas ĉe la vilaĝo grandegan filmstudion.