F.A. Supra Ligo
El Vikipedio
La F.A. Supra Ligo (pro kontrakto kun patrono, nomata ankaŭ Barclays Premiership en Britio kaj Barclays English Premier League internacie) estas liga konkurso por piedpilkaj kluboj en Anglujo, situata ĉe supro de angla ligsistemo, super La Futballigo, kaj tiel do la ĉefa konkurso de futbalo en Anglujo.
Enhavo |
[redaktu] Superrigardo
La Supra Ligo konsistas el la plej altaj 20 futbalaj kluboj en la angla futbala ligsistemo. Ĝi kreiĝs en 1992 kiam la alta tavolo da futbalaj kluboj amase disigis sin de La Futballigo post kontrakti kun la (tiam) nova BSkyB por vendi televid-elsendajn rajtojn kontraŭ tre favora prezo. La nova nomo indikis nenion novan pri la reguloj aŭ la strukturo de la ligo, ĝi estis simpla ekzerco en komerca restrukturado kaj propagandado de remarkita produkto. Ĝi ĉiel alie samis la supra divido ekzistinta la antaŭan jaron.
La Supra Ligo posedas multajn la plej bonan ludistojn en la mondo, inkluzive de neangloj. Ĝi estas la plej profita futballigo en la mondo, kies tuta enspezo estis £1.3 miliardoj en 2003–04 laŭ Deloitte, pli ol 50% pli granda ol la dua konkursanto, Serio A en Italujo. Ĝia rango en UEFA tabelo de Eŭropaj ligoj estas dua, surbaze de rezultoj en Eŭropaj matĉoj dum la lastaj kvin jaroj. Ĝin superis nur Hispanujo, kaj dum 2004–05, estis la plej bona ligo.
[redaktu] Konkursado
En la Supra Ligo estas 20 kluboj. Dum ĉiu sezono, ĉiu klubo kontraŭludas ĉiun alian dufoje, unufoje ĉe propra stadiono, kaj unufoje vizitante la stadionon de alia, entute 38 matĉoj en ĉiu sezono por ĉiu klubo kaj 380 matĉoj por la ligo. Post ĉiu sezono, la tri malplej altaj teamoj estas malpromociitaj en la Ĉampionecon de Angla Futballigo. La du plej altaj teamoj de tiu ĉi ligo promociiĝas en la Supran Ligon, kune kun tria teamo - la gajninto en tornireto inter 3a kaj 6a teamoj.
La 4 plej altaj teamoj en la Supreco kvalifikas por la UEFA Ligo de Ĉampionoj. La 5a teamo aŭtomate kvalifikas por UEFA-Pokalo, kaj 6a kaj 7a povas kvalifiki depende de la rezulto de la torniro por FA-Pokalo kaj la Lig-Pokalo.
[redaktu] Patronado
Ekde 1993, la FA Supra Ligo havis partonon. La patrono havas la rajton nomi la ligon. Ĝis nun, ĉiuj patrono uzas la nomon 'la Supreco' (Premiership, anglalingve). Ĉi-sube aperas listo de patronoj kaj nomoj uzataj de ili:
- 1993–2001: Carling (FA Carling Premiership)
- 2001–08: Barclays (Barclays Premiership; inter 2001-2004, ĝi portis la nomon Barclaycard Premiership)
[redaktu] Mondskala Videblo
Sub la slogano "La Plej Granda Dramo Sur Tero", la FA Supra Ligo estas la plej populara kaj plej spektata sportligo en la mondo, sekvata de pli ol miliardo da homoj. Pli ol 260 alilandaj ludistoj ludas en la ligo, kaj 101 ludantoj de anglaj ligoj konkursis en la Mondpokalo en 2002. Ĝi estas multe spektata eksterlande, kaj matĉoj estas dissenditaj televide en 150 landoj. Supra-ligaj teamoj kiel Manchester United kaj stelaj ludantoj kiel Thierry Henry, Steven Gerrard aŭ Ruud van Nistelrooy fariĝis tutmondaj eminentuloj. La Supra Ligo estas speciale populara en Skandanavio, kaj pramistoj kursigas "pramojn de piedpilko" por norvegaj subtenantoj dezirantaj spekti siajn plej ŝatatajn teamojn en matĉoj.
[redaktu] Alilandanoj
En 2000–01, la elcento de alilandaj ludistoj (tiuj kiuj venas de ekster Britio) partoprenantaj la Suprecon estis 36. En la sezono 2004–05, tiu kalkulo pliiĝis al 45. La plej altan elcenton havas Arsenal, kies kalkulo estas 85% (pliiĝinta de 64% en 2000–01), kaj estas la plej alta por ĉiuj kluboj dum tiu periodo. Chelsea, aĉetita en 2003 de Roman Abramovich, perdis la duan rangon en tiu ĉi kategorio al Liverpool (72%).
[redaktu] Historio
La FA Supra Ligo formiĝis la 20-an de februaro, 1992, kaj okazigis sian unuan sezonon en 1992–93. Tiu ĉi signifis la disiĝo de la 104-jaraĝa Futballigo kiu funkciis ĝis tiam en 4 klasoj. Kelkaj eventoj en la 1980aj klare signis ke necesis profundaj ŝanĝoj. En Anglujo la sporto estis en ĝia plej kaduka stato de iam. Stadionoj disfaliĝis, mankis bonaj rimedoj por spektantoj, senordo oftis, kaj anglaj futbalaj teamoj estis malpermesataj en Eŭropa konkursado. La malnova Unua Klaso fariĝis borso por vendi ludistojn, kaj multaj akceptis pli profitajn financajn aranĝojn sur la kontinento.
Radikala restrukturado necesis, se angla piedpiklo prosperos. Aperis la propono por establo de ligo kiu eventuale allogi pli da mono al la sporto ĝenerale. La Interkonesnto de la Fondintoj, subskribinta la 17-an de julio, 1991 de la plej sukcesaj kluboj, fiksis la bazajn principojn por la starigo de la FA Supra Ligo. La nova plej alta klaso estus komerce sendependa de la FA kaj la Futballigo. Tiel ĉi, la Supra Ligo estus libera negoci proprajn televidajn kaj patronajn kontraktojn.
En 1992 la Unuaklasaj kluboj amase detiris sin de la Futballigo kaj 22-an de majo, 1992 formiĝis la FA Supra Ligo kiel kulplimigita kompanio havanta centran oficejon en la sidejo de la FA en Lancaster Gate.
En komenco la ligo havis 22 klubojn, tamen, pro insisto de FIFA ke landaj ligoj reduktu la kvanton de matĉoj, la ligo reduktiĝis sin al 20 kluboj en 1995, kiam 4 teamoj malpromociiĝis el la klaso kaj nur 2 teamoj promociiĝis. Okazas de tempo al tempo diskuto pri plu redukti la nombron al 18, sed ĉi tiam ne ekzistas konkretaj planoj tion fari.
[redaktu] Kluboj 2005–06
- Arsenal*†
- Aston Villa*†
- Birmingham City
- Blackburn Rovers†
- Bolton Wanderers
- Charlton Athletic
- Chelsea*†
- Everton*†
- Fulham
- Liverpool*†
- Manchester City†
- Manchester United*†
- Middlesbrough†
- Newcastle United
- Portsmouth
- Sunderland
- Tottenham Hotspur*†
- West Bromwich Albion
- West Ham United
- Wigan Athletic
* Konkursis en ĉiuj sezonoj de Supra Ligo.
† Fondinta membro