Farizeoj
El Vikipedio
La farizeoj (hebree: peroushim, la apartuloj) estis teologa grupo de la antikva judismo. Ĝi kreiĝis dum la epoko de la dua juda templo (ĉirkaŭ 530 a.K. ĝis 70 p.K.) kaj iĝis kiel rabenoj la nura postvivanta juda komunumo, la du aliaj estintaj la esenoj kaj la saduceoj.
Adeptiĝis ĉefe piuloj. La farizeoj estis aparte striktaj por obei la leĝon, kaj tiel apartiĝis de la aliaj judoj, kio klarigas la etimologion de la nomo.