Febro
El Vikipedio
Febro (lat. febris) estas malsana stato, kaarkterizita per plirapidiĝo de la pulso kaj plialtiĝo de la korpotemperaturo. (akuŝa, cerba, lakta, marĉa febro)
Ĉe homo, oni parolas pri febro, se la korpotemperaturo – mezurita ofte en la buŝo aŭ en la subbrako (akselo) – superas 37,5 celsiusojn da gradoj. Ĝin povas kaŭzi bakteriaj toksinoj, venenoj, ekscitiĝo de la nervaj sistemoj; la plimulto de la infektaj malsanoj kaŭzas febron. Dum la rapide altiĝanta febro ofte okazas muskola tremado. La pli alta temperaturo kaŭzas pli rapidan materialŝanĝon kaj tiel grandiĝas volumeno de la enspirita aero, oksigenkonsumo kaj la en la sango liverita oksigen-kvanto.
Kontraŭfebra medikamento estas inter aliaj kinino kaj antipirino.
Diversaj febroj:
- afta febro estas episdemia kotaĝo erupcia malsano kaŭzita de ultravirusotrafante precipe bovedojn, sed ankaŭ ŝafojn, porkoj, hundojn kaj eĉ homojn.
- butona febro esats benigna infekta malsano de la mediterane-bordaj landoj, karakterizita per nigra makulo kaj erupcio de rozaj aŭ violetaj butonoj. Ĝin kaŭzas erikcio, transdonita de hunda pulo.
- flava febro estas kontaĝa malsano en varmaj landoj, devenante el Ameriko, kaŭazta de viruso, transpasiogita de moskito el la genro stegomija. Ĝin karakterizas flava koloro de la haŭto kaj vomaĵo el nigra sango.
- Malta febro estas kontaĝa malsano de medireneaj landoj, kaŭzata de iu mikrokokokja tarnsdonata ĉefe per kaprina lakto. (melitokokozo)
- puerpera febro estas febra stato kun pli-malpli gravaj ĝeneralaj simptomoj, aperante ĉe akuŝintino kaj kaŭzata de utera infektiĝo
- terciana, kvartana febro estas du formoj de malario, en kiuj la febraj atakoj aperas respektive en ĉiu tria aŭ kvara tago.
- tifoida febro estas kontaĝa infekta malsano , okazante post engluto de nepuraj akvo aŭ nutraĵoj entenanataj la Eberth-bacilon, kiu agas ĉefe per siaj toksinoj: stupora (tifoida) stato, febro, nervaj kaj intestaj perturboj.
- fojnfebro: fojnkataro
Febro signifas alisence vivan, pasian ekscitiĝon je io.