Femidomo
El Vikipedio
Femidomo aŭ virina kondomo ekzistas ekde la 1990-aj jaroj. Ĝi estas la nura virina kontraŭkoncipilo protektante samtempe kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso. Ĝi estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj farita el maldika neŝirebla plasto (polietileno aŭ poliuretano). La femidomo estas ekipita de du ringoj, la ekstera situante ekster la vagino, la interna en la vagino.
Post iom da trejnado la uzo de femidomo estas facila. En landoj, kie aidoso estas tre disvastigita, ekzemple en Afriko, oni ofte uzas femidomojn.
Enhavo |
[redaktu] Uzmaniero
La pli granda, malferma ringo estas metita ekstere sur la vaginmalfermo, la interna ringo estas kunpremita kaj enmetita en la vaginon, ĝis antaŭ la utera malfermo. Dum la lokado la interna ringo estas tenita de la polekso kaj meza fingro. La interna ringo estas puŝata en ĝis la utero kaj la korekta situo kontrolota. Post seksumado oni povas forpreni ĝin.
[redaktu] Efikmaniero
La femidomo kaptas la spermon kaj malaltigas la infektadoriskon per sekse transdoneblaj malsanoj.
[redaktu] Avantaĝoj
La uzo de femidomo ne dependas de la rigideco de la peniso kaj povas esti enmetita ĝis 10 horojn antaŭ la seksumado, kio estas avantaĝo kompare al la kondomo. Ĝuste uzita femidomo estas bona protekto kontraŭ gravedo kaj sekse transdoneblaj malsanoj. Post iom da praktiko la uzo estas facila kaj la Pearl-indekso situas kiel ĉe vira kondomo inter 3 kaj 7. La femidomo ne havas malagrablajn efikojn. Ĝi ne estas el natura lateksa kaŭĉuko kaj povos do esti uzata eĉ dum lateksalergio.
[redaktu] Malavantaĝoj
Nuntempe femidomoj estas ankoraŭ pli multekostaj ol kondomoj kaj la enmeto en la vaginon bezonas iom da trejnado.
[redaktu] Aĉeteblo
Femidomoj vendeblas en apotekoj kaj per interreto. Paketo de tri femidomoj kostas ĉirkaŭ 8 eŭroj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Amoro
- Kontraŭkoncipo