Vikivortaro
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Vikivortaro < Vikipedio
Vikivortaro (angle: Wiktionary) estas subprojekto de Vikipedio por krei liberan vikian vortaron en ĉiu lingvo. Daniel Alston fondis ĝin je la 12-a de decembro, 2002. Ĝi ekhavis oficialan adreson je la 26-a de decembro, 2002. Nuntempe la projekto akceptas difinojn en diversaj lingvoj : por ĉiu lingvo estas memstara paĝaro. Post apero de franca kaj pola versioj la projekto fariĝis multlingva en majo 2004. En aŭgusto de 2005, la esperanta varianto apenaŭ havis vortojn dum ido jam entenis pli ol 20.000 vortojn. La kaŭzo estas, ke jam ekzistas multaj komputilaj vortaroj en Esperanto kaj estas tre bone ellaborita la Reta Vortaro ReVo, pro kiuj neniu volas duoble labori.
Pro sia nenecese komplika, nematura strukturo la esperanta vikivortaro estas ne tre populara dum ĝi prosperas en diversaj nacilingvoj.
[redaktu] Kiel ligi al Vikivortaro
Por iri ekde vikipedio al vikivortaro, oni povas facile ligi per [[wikt:]] ligon (ekzemple [[wikt:Esperanto|Esperanto]] rezultas en la ligo Esperanto, kiu iras al la artikolo pri Esperanto en la esperanta parto de la vortaro).