Feo
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de FEO rigardu en FEO.
Feoj kaj feinoj estas magia malgranda popolo de Eŭropaj fabeloj. Feo ordinare havas insektajn flugilojn.
Enhavo |
[redaktu] Feo en Literaturo
Feoj estas en Shakespeare, "Somermeznokta sonĝo." En tiu ĉi verko, la reĝino de la feoj estas Titania, kaj la reĝo estas Oberon.
En la Oz-libroj (verkis Frank Baum) aperas ankaŭ feoj. La lando Oz situas apud la lando Feejo.
[redaktu] Feo en vortaroj
En la Fundamento de Esperanto troviĝas la vorto fe'in'o kun la tradukoj fée (fr), fairy (en), Fee (de), фея (ru), wieszczka (pl). PIV2 donas por feo sufiĉe ĝeneralan difinon: "fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj". La zamenhofa esprimo "akvofeo" montras, ke Zamenhof uzis la radikon en sufiĉe vasta senco.