Reĝo
El Vikipedio
Reĝo (latine Rex, regis) estas titolo de ŝtatestro, ordinare dumviva (sed ne en Malajzio, kie la sultanoj estas sinsekve reĝo dum po certa periodo), ofte hereda (sed foje elektita, ekzemple siatempe en Pollando), kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro. Reĝo estas la regnestro de monarkio.
La edzino de reĝo, kaj ina monarko de reĝlando, ambaŭ nomiĝas "reĝino". Oni parolas de "reĝino regnanta" (monarko) kaj "reĝedzino". Ekzemple, Elizabeto la 2-a de Britio estas reĝino regnanta; ŝi heredis la tronon de sia patro, Georgo la 6-a. Ŝia patrino, la reĝino Elizabeto, estis reĝino edzina ĉar ŝi titoliĝis reĝino pro esti la edzino de la reĝo. Kutime reĝedzino ne havas potencojn; ankaŭ kutime, la edzo de reĝino ne ricevas iun ajn aŭtomatan titolon (la edzo de Elizabeto la 2-a estis nur Philip Mountbatten ĝis Georgo la 6-a specife donis al li la titolon "Duko de Edinburgo" kaj poste Elizabeto nomis lin Princo de la Regno.)
Foje estas esceptoj: kiam Maria la 2-a heredis la tronon kiel monarkino, ŝi petis ke Parlamento faru reĝon ŝia edzo, kiu fariĝis Vilhelmo la 3-a; ili regnis kune.
Inverse, kiam la Princo Karlo (Princo de Kimrio) heredos la britan tronon, lia edzino Camilla Parker Bowles, kvankam reĝedzino, ne uzos la titolon 'reĝino', sed 'edzina princino'.
La diferenco inter elektita reĝo kaj tutviva prezidento estas fakte nula. Ekstrema ekzemple estas Baby Doc de Haitio, kiu heredis sian tutvivan prezidentecon de sia patro Papa Doc; simile okazis en Norda Koreio.
Kelkfoje, eŭropanoj nomis "reĝojn" la estroj de ne-eŭropaj popoloj anstataŭ konservi sian etnan titolon. Pro tio, en kelkaj Afrikaj landoj estas centoj da reĝoj, kvankam ili estas respublikoj.
Enhavo |
[redaktu] Reĝoj en ludoj
- Reĝo estas ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato.
- Reĝo en kartludoj ofte estas alta karto.
[redaktu] Ceremoniaj reĝoj
En multaj festoj kaj cerimonioj oni havas "reĝojn". En Romo, post la respubliko, estis la Rex sacrorum, homo kiu devas fari la oferojn kiujn en antaŭa tempo, estis devita al reĝoj. Ankaŭ estis la rex vinum kiu ordigis la bankedojn. En Eŭropo, antikva estas la kutimo elekti simbolajn gereĝojn por la 1-a de majo kaj aliaj festotagoj. En Brazilo, estas nun "reĝoj" en kelkaj festivaloj, ekzemple, antaŭ karnavalo oni elektas Reĝon Momon por "reĝi" dum festo.
[redaktu] Esprimoj
- reĝa akvo (miksaĵo de 3 partoj da klorida acido kaj unu parto da nitrata acido) solvas la oron, la reĝon de la metaloj.
- reĝa papilio
[redaktu] Listo de Reĝoj
[redaktu] Laŭ kronoj
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de francaj reĝoj
- Listo de izraelaj reĝoj
- Listo de hispanaj regoj
- Listo de norvegaj reĝoj
- Listo de polaj reĝoj
- Listo de svedaj reĝoj
- Listo de hungariaj reĝoj kaj prezidantoj
[redaktu] Aliaj reĝoj
- Abdel Aziz as-Saud de Saudi-Arabio;
- Alariko de la Visigotoj;
- Alfredo la granda de Anglio;
- Boleslav la 2-a de Pollando;
- Ethelbald de Mercio
- Fahd bin Abd al-Aziz as-Saud de Saudi-Arabio;
- Hartheknuto de Anglio;
- Letsie la 3-a de Lesoto
- Ludoviko la 2-a de Okcidenta-Frankonio, la balbutulo;
- Maria la 2-a de Portugalio;
- Mich'on Wang de Korgurjo;
- Ludoviko la 1-a de Pollando kaj Hungario;
- Petro de Hungario;
- Pongsang Wang de Kogurjo
- Samuel Aba de Hungario;
- Sigismondo la 1-a de Pollando;
- Yazdegard la 3-a de Persio;
- Zigmundo la 1-a de Germanio, Galicio, Lombardio, Kroatio, Dalmatio, Ĉeĥio, Bosnio, Slavonio kaj Hungario;
[redaktu] Supernatura reĝoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Kategorioj: Regnestroj | Reĝoj | Ĝermo