Ferdinand Reich
El Vikipedio
Ferdinand REICH [ferdinand rajĥ] (naskiĝis la 19-an de februaro, 1799, mortis la 27-an de aprilo, 1882) estis germana fizikisto kaj kemiisto.
Naskiĝinte en Bernburg, li studis en Leipzig, Freiberg, Göttingen kaj Parizo. En la jaro 1827 li fariĝis profesoro de fiziko en la Freiberga Bergakademie (= Minakademio).
Lia plej fama merito estis la malkovro de la elemento indiumo kune kun sia kolego Theodor Richter en la jaro 1863.
Ferdinand Reich mortis en Freiberg.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.