Vikipediisto:Fernando Maia Jr.
El Vikipedio
|
||||||||||
Saluton, karaj gevizitantoj! Mi estas Fernando Maia Jr., brazilano kaj E-vikipediisto ekde majo 2006. Antaŭe mi kontribuadis por Pt-Vikipedio, sed nun mi nur kontribuas por E-Vikipedio, ĉar mi vere deziras pligrandigi ĉi tiun encikopledion. Se vi volas paroli al mi, vi povas skribi en mia diskuto-paĝo esperante, portugale, hispane aŭ angle.
Mi estas Geologo ĉe la Universitato de Braziljo, sed mi povas kaj ŝatas kontribui al artikoloj pri pluraj aferoj, kiel aliaj sciencoj, belliteraturo kaj bibliografio (speciale esperanta). Se vi ŝatas tiujn aferojn, vi povas kontakti min aŭ peti ian helpon, aŭ ni povas nur babiladi pri ili.
En E-Vikipedio, mi ŝatas unuformigi stilon de biografiaj kaj bibliografiaj artikoloj. Ni jam havas iun stilogvidon pri biografio, sed neniun pri bibliografio. Ĉi tie ni bezonas evoluigi nian stilogvidon al stilolibro, farante ĝin pli firma, kaj konstrui nian bibliografian stilolibron. Kvankam ni ankoraŭ ne havas ĉi tiun stilolibron, se vi volas skribi iun artikolon pri bibliografio aŭ libropriskribo, mi petas, ke vi vidu iujn el miaj kontribuoj, kiel Antologio de brazilaj rakontoj kaj Esperanto sem mestre.
[redaktu] Miaj ĉefaj kontribuoj
- Antologio de brazilaj rakontoj
- Medeiros e Albuquerque
- Afonso Arinos
- Brazila Beletristika Akademio
- Santos Dumont
- Ramiz Galvão
- Lauro Müller
- Barbosa Lima Sobrinho
- Antônio Austregésilo
- Esperanto sem mestre
- Carlos Magalhães de Azeredo
- Antônio Frederico de Castro Alves
- La Libro de la Spiritoj
- Adelino Fontoura