Medeiros e Albuquerque
El Vikipedio
José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [ĵoze ĵoakim djkampŭz dakosta djmedejrŭz jaŭbukerkj] (naskiĝis en la 4-a de septembro, 1867, en Recifo, kaj mortis en la 9-a de junio, 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorverkisto. Li estas fondinto de Seĝo 22 de Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la Plej Juna. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la himnon Hino à Proclamação da República (musikigita de Leopoldo Augusto Miguez), grava brazila glorkanto. Sindona esperantisto, laboris por brazila registraro deklari Esperanton "klara lingvo por telegrafo" (20 jaroj antaŭ la Internacia Telegrafa Unio). En gazetaro, li skribis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Armando Quevedo, Atásius Noll, J. dos Santos, Max kaj Rifiúfio Singapura.
[redaktu] En Esperanto
- La velkinta floro, rakonto (traduko de Débora do Amaral Malheiro, en Antologio de brazilaj rakontoj).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- De Babel ao Esperanto (El Babela Turo al Esperanto) - Konferenco de Medeiros e Albuquerque pri Esperanto (Brazil-portugale)
- Brazila Beletristika Akademio (Brazil-portugale)