Diskuto:Fina Venko
El Vikipedio
Mi ne komprenas tiun lastan alineon:
- La Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvo. La lingvo do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio kaj neniam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj, ĉar la instancoj Esperanton ne scias.
Ĉu ĝi celas montri kial fina venko ne eblas? Se jes, ĝi estas tre konfuza, kaj certe ne neŭtrala. Ĉu iu povas klarigi? -- AdamRaizen 22:16 22. Jul 2003 (UTC)