Fina Venko
El Vikipedio
La Fina Venko (aŭ pracelo aŭ Fina Sukceso) estas la ideo, ke iam ĉiuj parolos Esperanton kiel duan lingvon. Se ĉi tio okazos, ni vidos la rezultojn menciitajn en la Manifesto de Prago. Oni nomas tiun idearon Finvenkismo. Ĉar la esprimo "Fina Venko" aspektas iom militista, kelkaj Esperantistoj nun provas enkonduki la alternativan esprimon "Fina Sukceso".
Kontraŭe, Raŭmismo konsideras la Finan Venkon mito, kiu karakterizas norme orientitan movadon. Raŭmistoj disvastigas Esperanton pro ĝiaj valoroj, kiuj realiĝas en la esperanta komunumo, perceptata kiel memelektita diaspora lingva grupo (kongrue al la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, art. 1, par. 5). La raŭmistoj volas aparte akcenti la rolon de Esperanto kiel grupa identigilo kaj arta perilo.
[redaktu] Kion signifus atingi la Finan Venkon
La Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvo. La lingvo do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio kaj neniam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj, ĉar la instancoj Esperanton ne scias.
[redaktu] Provo de redifino por la 21-a jarcento
Ne malmultaj esperantistoj (ne nur la t.n. raŭmistoj) dubas, ĉu la supra absoluta difino "...iam ĉiuj parolos..." estas vere necesa, dezirinda kaj akordigebla kun la lingvaj homaj rajtoj, laŭ kiuj ĉiu individuo libere elektu, kiun lingvon uzi. Krome la vorto venko ofte pensigas pri venkito, eĉ pri milito. Tiaj konsideroj povas konduki al nova kompreno de la temo kaj al ekzemple tia tezo:
La movado por la enkonduko de Esperanto definitive sukcesis, kiam en ĉiuj lernejoj eblas elekti Esperanton kiel lernobjekton.
Ankaŭ tio ankoraŭ estas celo malproksima, tamen pli realisma. Se pravas la asertoj pri la avantaĝoj de Esperanto, tiam la diferenco al la tradicia vortigo estas nur teoria, ĉar antaŭvideblas, ke en tiaj kondiĉoj la lingvo tre verŝajne populariĝus kaj disvastiĝus poiome pli kaj pli. Kontraste al tio, administre decidita ĝenerala deviga enkonduko povus provoki fortegan reziston, pro la konataj psikologiaj defendomekanismoj.
Kelkaj preferas paroli pri sukceso anstataŭ fina venko. Tio ankaŭ plifaciligas la argumentadon:
- Plene sukcesis la evoluo de la lingvoprojekto E. je lingvo.
- Ne sukcesis ĝis nun akceptigo de E. kiel socia novigaĵo.