Finnoj
El Vikipedio
La vorto finno, striktasence, signifas membron de finn-ugra popolo en Finnlando kaj najbaraj landoj (Svedio, Rusio - aparte Ingrio kaj Karelio - kaj Norvegio). Finnoj loĝas ankaŭ en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj landoj kiel elmigrintoj. En la finna lingvo finnoj nomas sin suomalaiset kaj pro tio en Esperanto estas foje uzata formoj suomoj. Tiu uzo tamen estas relative malofta kaj finnaj esperantistoj mem kutime preferas nomi sin finnoj en Esperanto. Finnoj parolas la finnan lingvon kaj ilia religio estas tradicie luterana.
Evitindas la uzo de la la vorto "finno" por "finnlandano" (civitano aŭ loĝanto de Finnlando), sendepende de etno. Laŭ la nuna lingva kutimo de la lando mem, oni klare distingas inter la konceptoj "finnlandano", "finno" kaj "finnlandsvedo", kaj la finnlandsvedoj ĝenerale rigardas sin kiel finnlandanoj sed ne kiel finnoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Etnoj | Finnoj