Fiorella Mannoia
El Vikipedio
Fiorella Mannoia naskiĝis en Romo la 4-an de aprilo de 1954 kaj estas itala kantistino.
Ŝi komencis labori kiam estis 13-jara kiel figuranto en italaj filmoj kiel Non cantare, spara!.
En 1970-aj jaroj komencis ŝian laboradon en muzika mondo sed debutis en 1981 ĉe Sanremo Festivalo kun la kanzono Caffè nero bollente. Ĉi tiu festivalo estis vere grava por ŝi kaj tien reiris plurfoje kun famaj kanzonoj kiel Come si cambia (1984), L'aiuola (1985), Quello che le donne non dicono (1987) kaj Le notti di maggio (1988) de Ivano Fossati.
Aliaj gravaj kanzonoj en sia kariero estas I treni a vapore de Ivano Fossati, Il cielo d'Irlanda de Massimo Bubola kaj Sally di Vasco Rossi.
Lastatempe ŝi prezentadis la diskon In tour CD kun Pino Daniele, Francesco de Gregori kaj Ron kun koncertoj tra la tuta lando.