Kanzono
El Vikipedio
Kanzono (itale canzona aŭ canzone) estas poezia formo, kaj speco de muzika komponaĵo.
[redaktu] Poezio
En poezio, kanzono estas mallonga lirika poemo, kiu malvolviĝis en Provenco, Francio, kaj populariĝis en Italio dum la Mezepoko. La temo de kanzonoj (itale: "kantoj") estis kutime amo, naturo, aŭ ina beleco. Forme, kanzono konsistis el strofoj egale longaj kaj finiĝantaj per refreno, kiu estis pli mallonga strofo. La nombro da versoj en ĉiu strofo variis inter 7 kaj 20. La plej famaj verkintoj de kanzonoj estis la 14-jarcentaj poetoj Dante kaj Petrarko.
[redaktu] Muziko
En muziko, kanzono estis 16-jarcenta plurparta voĉa enmuzikigo de literatura kanzono, aŭ 16-jarcenta kaj 17-jarcenta instrumenta komponaĵo. La instrumenta kanzono, unue bazita sur franca-flandraj polifoniaj kantoj, poste sendepende komponata, ekz. la latunblovinstrumentaj kanzonoj de Giovanni Gabrielli, influis la fugon kaj estis la rekta praulo de la sonato.