Fjodor Postnikov
El Vikipedio
POSTNIKOV Fjodor Aleksejeviĉ (ps. F. A. Post, 1872-1952), ruso, poste usonano, kozaka oficiro, poste milita inĝeniero en Rusio ĝis 1905, inĝeniero kaj termezuristo en Usono. Naskiĝis en la 29-a de februaro 1872 en Kovno-Kaunas. Prezidanto de la unua oficiala Esperanto-Asocio Espero, Petrograd. 1897-1899, prezidanto de Vladivostoka Grupo, 1902-1905, konstruisto de balonoj por la floto, la unua el kiuj nomiĝis „Espero“ dum rusa-japana milito. Akcelanto de Esperanto en Japanujo pere de profesoro Hasegavo. Organizanto de la unua Esperanta rondo en Kalifornio, Berkeley, 1907, prezidanto de la tiea grupo kaj ĝia kursgvidanto dum multa jaro. Multaj artikoloj en la unuaj Esperanto-revuoj „La Esperantisto“; Lingvo Internacia (revuo) ktp., eldonisto de „Pacifika Espero“. 1915, 1925-1928. Mortis en 1952 en Little Rock, st. Arkanzas.
Fjodor POSTNIKOV estas frato de fama rusa esperantisto Aleksandr Postnikov.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Fjodor Postnikov, Bernard Golden, La Ondo de Esperanto, 1996
- LA HISTORIAJ PAĜOJ DE E-MOVADO EN LA FORA ORIENTO, Aleksandr B. Titajev, REGo, Sept. 2001