Flago de Portugalio
El Vikipedio
Flago de Portugalio estas ortangulo 2:3, vertikale dividita en verdo kaj ruĝa (3/5). La verda parto restu apud stango, aŭ maldekstre. Centre sur la divida linio estas la blazono de Portugalio. Tiu flago oni adoptis oficiale en la 30-a de junio 1911, sed oni jam uzis ĝin ekde la 5-a de oktobro de 1910, kiam komencis la respubliko.
[redaktu] Signifo
Ne estas oficiala interpreto. En komenco de respublika periodo, oni uzis la verdon ĉar ĝi estas la koloro de espero kaj memoras la ribelo de 31-a de januaro de 1891. La ruĝo estas "vira", ĝoja koloro, kaj memorus la sangon kaj la venkon. Dum Nova Ŝtato oni diris ke verdo memoras portugalajn arbarojn kaj ruĝo, la sangon de herooj.
La respublika blazono anstatauigis la monarĥian blazonon. La armilaria sfero reprezentas la pasintaj gloroj de Portugalio. La kvin blankaj pintoj, rilatiĝas al legendo pri unua reĝo de Portugalio Afonso la 1-a, kiu vidus Jesuon, kiu montris al li la stigmojn de kruciigo. La reĝo, sekve metis la stimojn sur la blua kruco de sia flago. La turoj memoras la venkoj de Portugalo kontraŭ Maŭroj kaj la Algarvo. Vere, kiam Afonso la 3-a iĝis reĝo, li devis meti turojn en sia blazono ĉar li ne esti ununaskita filo de sia patro, kaj heraldikaj leĝoj tiel devigis.
[redaktu] Heraldika problemo
Malgraŭ la portugalia flago estis tute fiksita, kelkaj homoj kontraŭas al ĝi, ĉar verdo kaj ruĝo estas farboj, kaj laŭ heraldikaj reguloj ne estu metalo sur metalo, nek farbo sur farbo. Sekve, ĝi estas heraldika "eraro" aŭ "ekcepto" (vidu artikolon kontrastigo de la koloroj).