Florianópolis
El Vikipedio
Florianópolis (Florianopolo) estas la ĉefurbo de la ŝtato Santa Catarina (Sankta Katarino) en Brazilo. Ĝia nomo estas omaĝo al eks-prezidento Floriano Peixoto. Ĝi havas pli ol 600 mil loĝantojn nuntempe.
La urbo estas en la orienta parto de Santa Catarina, kaj situas apud la Atlantiko. Granda parto de Florianópolis estas en la insulo Santa Catarina, kie estas 42 turismaj plaĝoj. Estas ankaŭ kelkaj regionoj kiujn oni ne permesas urbanigi.
Apude ankaŭ estas du grandaj lagoj: Lagoa da Conceição kaj Lagoa do Peri. Florianópolis ankaŭ havas la plej bonan indekson de vivnivelo inter ĉiuj brazilaj ĉefurboj laŭ UNO.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.pmf.sc.gov.br
- http://www.pmf.sc.gov.br/anexos/contato.htm
- http://www.guiafloripa.com.br
- http://www.florianopolis.sc.gov.br
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |