Flukso de konscio
El Vikipedio
Flukso de konscio, angle stream of consciousness estas formo de la monologo interna inventita en 20-a jarcento per James Joyce. Katakterigas ĝin flukso de konscio de la ĉefa bohatero kiu monologo, aro de liaj pensoj estas rakonto de ĉefa verko. Rakontisto de flukso de koncio estas ofte ĉioscia tial pensoj de li ne nur ampleksas pensoj de ĉiuj personoj de verko sed ankaŭ kreas realon de verko.
En komenco de unua dekado de 20-a jarcento James Joyce malkovris novan emon en literaturo legante aĉetitan ĉe trajnstacio libron "Laŭroj estas tonditaj" (Les lauriers sont coupés) de Édouard Dujardin. Unue tiu nova formo de interna monologo estis uzita en libro "Uliso" (Ulysses) de James Joyce skribita en jaroj 1914-1922. Flukso de konscio estis tie ĉi uzita kiel pensaro de multaj homoj de Dublino dum unu tago, 16-a de junio 1904 jaro. En komenca epizodo miksiĝas kun si pensoj kaj kunigoj de kelkaj homoj kreante pensaron de ricevanto simile kiel en 17-a epizodo kie ĉiaj pensoj trapermutadas kaj permutigas sin. En ĉefa parto de verko ĝi estas pensparolado kaj rakonto de Leopold Bloom, Stefan Dedalus kaj enfine Molly Bloom. En "Uliso" kredeble plej bone estis uzita flukso de koncio. En "Uliso" flukso de konscio estas samtempe la stilo de verko.
En 1925 jaro estas eldonita dua libro en flukso de konscio- "Sinjorino Dalloway" (Mrs.Dalloway) de Virginia Woolf. Ĝi priparolas pri unua tago de sinjorino Klariso Dalloway kiu preparas feston. Ŝia pensparolado kaj kunigaro estas samtempe priparolado pri naturo de virino. Virginia Woolf uzis flukson poste ankaŭ en "Al mara lanterno" (To the Lighthouse) kaj en "Ondoj" (The Waves).
Flukso de konscio estis uzita ankaŭ en grava "Furiozo kaj krio" (The Sound and the Fury) de William Faulkner, "Lunatikoj" (Die Schlafwandler) de Hermann Broch, "La limo" (Granica) de Zofia Nałkowska, "Pordegoj de paradizo" (Bramy raju) de Jerzy Andrzejewski kaj aliaj verkoj. Ofte uzis ĝin ankaŭ granda esperanta verkisto Julio Baghy.