Dublino
El Vikipedio
Dublino (angle Dublin, irlande Baile Átha Cliath) estas la ĉefurbo de Irlando. La centra urbo enhavas 495,000 homojn, kaj ĝi estas la plej granda urbego en Irlando. La provinco, aŭ 'graflando' de Dublino enhavas multajn antaŭurbojn kiel Blackrock. Loĝas 1.100.000 homoj en la graflando, inkluzive de la urbocentro.
Oni kredis ke en la 10-a jarcento, la urbo ekkreskis el du vilaĝoj, unu de vikingoj kaj alia de keltoj, tamen ambaŭ havis nur irlandlingvajn nomojn: La urbo festis sian unuan jarmilon en 1987.
Dublino estas la centro de la irlanda registara laboro.
La moto de la urbo estas Obœdientia Civium Urbis Felicitas (latine: obeo de la civitanoj estas feliĉo de la urbo). Ĝin ne nepre pravigis la detruo de la Nelsona Piliero je la 8-a de marto 1966 per bombo de IRA, post daŭra rifuzo de la aŭtoritatoj forigi la simbolon de brita superrego.
[redaktu] Famaj dublinanoj
- Samuel Beckett -teatra verkisto
- Bono - ĉefkantisto en U2.
- Sir Bob Geldof - ĉefkantisto en Boomtown Rats kaj organizinto de bonfara Live Aid.
- James Joyce - verkisto de, inter aliaj, Dubliners
- Sinead O'Connor - Kantisto
- Bram Stoker - verkisto
- Jonathan Swift - verkisto
- Oscar Wilde - verkisto