Forkvosta petrelo
El Vikipedio
Forkvosta petrelo estas birdo el la hidrobatedoj kun grando de 20 cm, tiel pli granda ol la malgranda petrelo. Ĝia vosto estas forka, la flugilo estas pli longa ol la vosto. La flugo estas varia, ĝi ŝanĝas ofte la direkton kaj la rapidon.
La forkvosta petrelo ne sekvas la ŝipojn, ĉe la nestejo moviĝas nur nokte. Ĝi nestas ofte en torfan grundon.