François Arago
El Vikipedio
François Jean Dominique Arago naskiĝis en la 26-a de februaro 1786 apud Perpignan, Francio kaj mortis en la 2-a de oktobro 1853 en Paris. Li estis matematikisto, fizikisto, astronomo kaj politikisto.
[redaktu] Biografio
La unua de kvar fratoj, François havis inklinon al artilerio. Li studis matematikon kaj aliaj fakojn de Joseph Louis Lagrange kaj eniris fine de 1803 al Politeknika lernejo de Parizo, kiu ne plaĉis al li. En la sekvanta jaro, eniris observatorion de Parizo kaj komencis laboron pri meridianoj.
En optiko, Arago estis adepto de onduma teorio. Kun Jean-Baptiste Biot, li kalkulis la refrakt-indicon de aero kaj aliaj gasoj.
En 1825 li estis komisiita kun Pierre Louis Dulong por determini la vapor-tenson de akvo pro presoj sur 30 atmosferoj. Lia aliaj studoj estas pri astronomio, magnetismo e lumo-polarigo. Li determinos ekzemple, la diametron de planedoj.