Francisco Máñez Sánchez
El Vikipedio
[redaktu] Laŭ EdE-M
Francisco MÁÑEZ SÁNCHEZ (manjez sanĉez), hispano. Nask. 20 majo 1888 en Cheste. E-isto de 1907. Por altiri la atenton de la samvilaĝanoj al la nova ideo, li skribis leterojn kaj poŝtkartojn al fremdaj E-istoj, al kiuj li rekomendis la adreson de la kafejo, kie li kutime iris en Cheste kaj efektive la amikoj kaj klientoj de tiu kafejo scivoleme demandis al li pri tiu korespondado kaj tiamaniere li altiris la atenton de siaj samvilaĝanoj, ke baldaŭ li starigis EG-n. Li estis ano de la komitato por gastigo de aŭstro-infanoj en Hispanujo pere de E.