Francois Gall
El Vikipedio
Francois GALL (originala nomo: Ferenc Gáll) estis hungardevena franca pentristo, redaktoro naskita en Hungario la 22-an de marto 1912 en urbo Kolozsvár (nun Rumanio), kaj mortinta la ? 1987 en Francio. Unue lernis en Satu Mare sub la direktado de Aurel Popp, sekve en Skolo Belle Arte en Cluj-Napoca kaj poste de 1921 ĝis 1933 en Romo. Li pentris ankaŭ en la artistskolo de Baia Mare. En 1936 iris en Parizon. Post la Dua mondmilito fariĝis franca civitano kaj kiel pentristo estis unu el la plej gravaj renovigintoj de la impresionismo kaj organizintoj de la arta vivo.