Frank Wilczek
El Vikipedio
Frank WILCZEK [frank vilĉek] (n. la 15-an de majo 1951) estas usona fizikisto de itala kaj pola deveno. En 2004 li partigis kune kun David Gross kaj David Politzer la Nobelpremion pri Fiziko pro ilia eltrovo de la kvantummekanika teorio de "asimptota libereco".
Wilczek naskiĝis en Nov-Jorko, Usono en 1951. Li bakalaŭriĝis en matematiko ĉe la Universitato de Ĉikago, Ilinojo en 1970. Li magistriĝis kaj doktoriĝis en fiziko ĉe Universitato Princeton (1972 kaj 1974).
En 1973, Wilczek, diplomita studento kunlaborante kun David Gross ĉe Universitato Princeton, eltrovis asimptotan liberecon, kiu tenas ke ju pli proksimiĝas kvarkoj, des pli la nuklea forto inter ili malfortiĝas, tiome ke ili agas kvazaŭ kiel liberaj eroj. Asimptota libereco, ankaŭ sendepende eltrovita de David Politzer estis grava en la evoluado de kvantuma kolordinamiko.
Frank Wilczek laboris ĉe la Institute for Andvanced Study en Princeton, Nov-Ĵerzejo kaj por la Kavli Institute for Theoretical Physics en Santa Barbara. Nun (2005) li estas Herman Feshbach-a profesoro de fiziko ĉe MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio}.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://web.mit.edu/physics/papers/Quark%20Description%20of%20Hadronic%20Phases.pdf
- http://web.mit.edu/physics/papers/Continuity%20of%20Quark%20and%20Hadron%20Matter.pdf
- Nobelpremio retpaĝaro (angle)
- MIT retpaĝo pri Frank Wilczek (angle)