Kvarko
El Vikipedio
Kvarkoj estas partikloj el kiuj hadronoj estas konstruitaj. Do, kvarkoj formas strukturnivelon de materio sub tiu de – ekzemple – neŭtrono kaj protono. Ĉiuj kvarkoj havas spinon ½, kaj rilate elektran ŝargon, kelkaj kvarkoj havas 1/3 kaj aliaj 2/3 (se −1 estas la ŝargo de elektrono). Kvarkoj estas influataj de forto nomata "Kolorforto", studata en la Kvantuma kromodinamiko.
Enhavo |
[redaktu] Iomete da historio
En la jaro 1964 la fizikistoj Murray Gell-Mann kaj George Zweig, ĉiu aparte, elpensis modelon kiu klarigas la hadronojn, bazite sur partikloj, kiujn Gell-Mann nomis "kvarkoj". Komence temis pri nur tri specoj de kvarkoj, nomataj tri "gustoj" far la fizikistoj, sed nun estas ses specoj de "gustoj" (vidu ĉi-malsupre).
En la modelo de kvarkoj, mesonoj estas komprenataj kiel konsistantaj el kombino de kvarko kaj antikvarko, dum barionoj estas komprenataj kiel konsistantaj el kombino de tri kvarkoj (vidu ĉi-malsupre).
Laŭdire Gell-Mann kreis la nomon "kvarko" laŭ frazo el la verko Finnegans Wake de James Joyce (three quarks for Muster Mark).
[redaktu] Specoj de kvarkoj kaj iliaj kombinoj
Kvarkoj havas du proprecojn nomatajn gusto kaj kolorŝargo, kaj laŭ tiuj proprecoj ekzistas kvarkoj en ses variantoj laŭ gusto kaj en 3 variantoj laŭ kolorŝargo.
[redaktu] Specoj de kvarkoj laŭ gusto :
u-kvarko aŭ "suprena"; d-kvarko aŭ "malsuprena"; s-kvarko aŭ "stranga"; c-kvarko aŭ "sorĉita"; b-kvarko aŭ "funda"; kaj t-kvarko aŭ "supra".
[redaktu] Elektraj ŝargoj kaj masoj de kvarkoj
Kvarko | Elektra ŝargo Unuo = elektrona ŝargo (e) |
Maso |
u | + 2/3 | inter 1,5 kaj 4 MeV/c2 |
d | − 1/3 | inter 4 kaj 8 MeV/c2 |
c | + 2/3 | inter 1,15 kaj 1,35 GeV/c2 |
s | − 1/3 | inter 80 kaj 130 MeV/c2 |
t | + 2/3 | inter 174,3 ± 5,1 GeV/c2 |
b | − 1/3 | inter 4,1 kaj 4,4 GeV/c2 |
[redaktu] Specoj de kvarkoj laŭ kolorŝargo
"ruga", "verda" kaj "blua".
[redaktu] Kombinoj
Do, neutrono estas bariono de kvarka formulo "udd" (tio estas: konsistanta el unu u-kvarko plus du d-kvarkoj, kaj protono estas bariono de kvarka formulo "uud" (tio estas: konsistanta el du u-kvarkoj plus unu d-kvarko; kaj simile por aliaj barionoj, ĉiu estas triopo de kvarkoj: Ekzemple, bariono Σ+ havas kvarkan formulon "uus" (du u-kvarkoj plus unu s-kvarko); bariono Σ- havas kvarkan formulon "dds" (du d-kvarkoj plus unu s-kvarko); mesono K+ konsistas el unu u-kvarko plus unu anti-s-kvarko); mesono K- konsistas el unu anti-u-kvarko plus unu s-kvarko), k.t.p.