František Palacký
El Vikipedio
František PALACKÝ (naskiĝis la 14-an de junio 1798 en Hodslavice - mortis la 26-an de majo 1876 en Praha) estis la plej granda ĉeĥa historiisto nomata patro de la nacio.
Le devenis el evangelia familio, studis en Bratislava kaj Vieno kaj aktivis kiel edukisto en etnobelaj familioj. En 1823 li foriris al Prago kaj fariĝis disĉiplo de Josef Dobrovský, kiu instruis al li teknikon de historiista laboro. Li partoprenis la socian vivon de la renaskiĝanta ĉeĥa nacio, kiu revivigis sian lingvon, historion kaj literaturon. Lia ĉefverko estas la kvinvoluma historio de la ĉeĥa nacio, kiu redonis al la nacio la memoron.
[redaktu] Verkoj
- Počátkové českého básnictví, obzvláště prozodie (Komencoj de la ĉeĥa poetiko, precipe la proza, 1818)
- Staří letopisové čeští od r. 1378 do r. 1527 (Malnovaj kronikoj ĉeĥaj ekde 1378 ĝis 1527, 1829)
- J. Dobrovský's Leben und gelehrtes Wirken (La vivo kaj scienca laboro de J. Dobrovský, 1833)
- Literarische Reise nach Italien (Literatura vojaĝo al Italio, 1838)
- Dějiny národu českého v Čechách i v Moravě (Historio de la nacio ĉeĥa en Bohemio kaj en Moravio, 1850-1865)