Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
El Vikipedio

Frederiko la 2-a, naskita la 26-an de decembro 1194 ĉe Ancona, mortinta la 13-an de decembro 1250 en Castel Fiorentino ĉe San Severo, estis de 1220 ĝis sia morto imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
Li estis filo de imperiestro Henriko la 6-a kaj de Konstanco de Sicilio.
Jam kiel knabo, je la 25-a de decembro 1196, li estis elektita reĝo de la imperio; je la 17-a de majo 1198 li estis kronita kiel reĝo de Sicilio.
Lian morton sekvis inter-regada periodo de 1250 ĝis 1273.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.