Fulda
El Vikipedio
Fulda estas urbo en la germana federacia lando Hesio kun 64.000 logantoj. Ĝi estas administra sidejo de la subdistrikto Fulda. Krome ĝi estas sidejo de episkopo (diocezo Fulda) kaj ankaŭ sidejo de la Germana episkoparo (Deutsche Bischofskonferenz).
Ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Fulda, en kiu troviĝas la tombejo de la misiisto Bonifacio.
En Fulda troviĝas la Kongresejo Esperanto.