Géza Bárczi
El Vikipedio
Lingvistiko - Literaturo - Esperantlingva literaturo - Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo
BÁRCZI Géza (naskiĝis 1894 en Zombor (nuna Jugoslavio) - mortis la 7-an de novembro 1975) estis la plej eminenta hungara lingvisto, ŝtata laŭreato, membro de la Hungara Scienca Akademio, emerita universitata profesoro, esperantisto.
Li estis la rektoro de la Somera Universitato de la Universala Kongreso en Budapeŝto en 1966 kaj en la lastaj jaroj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Li estis membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo ekde ĝia fondo.
Bárczi jam kiel junulo lernis Esperanton kaj en 1914 publikigis sian tradukon de kelkaj scenoj el La tragedio de l' homo (poste tradukota komplete de Kálmán Kalocsay). Sed lia plej grava agado por Esperanto estis lia ekstermovada pledado por la lingvo el lia influriĉa pozicio de eminenta lingvisto. Lia ĉefa laborkampo estis la hungara lingvo, lia ĉefverko "La bibliografio de la hungara lingvo".
Li verkis esperantlingve rakontojn, ekz. La venko de Hathor el la antikva Egipto.