Jugoslavio
El Vikipedio
Jugoslavio estis lando en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis, en iom malsamj formoj, de 1918 ĝis 2003. Ĝi konsistis el ses respublikoj:
Post la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".
La historio de Jugoslavio estas iomete priskribita sub Serbio kaj Montenegro.
[redaktu] Historia skizeto
- 1918 Post la fino de la Unua Mondmilito, la ŝtato Jugoslavio estis fondita kiel kombinaĵo de du antaŭe sendependaj reĝlandoj (Serbio kaj Montenegro), kaj de partoj de la malvenkinta imperio Aŭstrio-Hungario (ĉefe regionoj loĝataj de sud-slavoj: partoj de Krajno, Karintio, Stirio, Kroatio-Slavonio, Dalmatio, Bosnio kaj Vojvodino). La oficiala nomo estis komence Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (1918–1920 Kraljevstvo Srba, Hrvata i Slovenaca, ekde 1920 Kraljevina Srba, Hrvata i Slovenaca, mallonge ankaŭ SHS-Ŝtato). Ŝtatestro fariĝis la serba reĝo Petro la 1-a.
- 1929 Nomŝanĝo al Reĝlando Jugoslavio, Kraljevina Jugoslavija.
- 1945 Federacia Popola Respubliko Jugoslavio: konsistanta el 6 respublikoj Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Respubliko de Makedonio, Montenegro, Serbio, Slovenio; ene de Serbio: 2 aŭtonomaj provincoj: Kosovo kaj Vojvodino.
- 1963 Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio
- 1990 Komenco de la disfalo. Pluraj parto-respublikoj anoncas sian malkontenton pri la federacio kaj minacas sendependiĝi. En 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaras sian sendependecon, en la sekva tempo ankaŭ Kosovo, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. Slovenio sukcesas rapide kaj preskaŭ senbatale fariĝi memstara ŝtato; kontraste, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio atingas sendependecon post pluraj jaroj da akra militado. Kosovo, aŭtonoma provinco ne atingis sendependecon ĝis nun; ĝi estas ankoraŭ parto de Serbio, kaj ĝia statuso estas internacie diskutata.
- 1992 La restantaj 2 respublikoj Serbio kaj Montenegro formas kune la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio (do sen "Socialisma").
- 2003 Nomŝanĝo al Serbio kaj Montenegro.
- 2006 Referendumo en Montenegro: Montenegro deklaras sendependecon. La federaciaĵo Serbio kaj Montenegro ĉesas ekzisti.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] El historio de E-movado
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jugoslavio. E-istoj el la urbo Zemun, ĉijare enurbigita al Beograd, nomis sian organizon "EK Mojsije Paiĉ". Per tiu ĉi nomo ili interligis kun la E movado aŭtoron de apriora mondlingv-projekto, M. Paiĉ, kiu en 1859 en Zamun eldonis sian universalan, per arabaj ciferoj kunmetitan skriblingvon.
Forpasis jaroj kaj nur antaŭ 25 jaroj aperis la unuaj sudslavlingvaj lernolibroj sur la teritorio de nuna J., malgraŭ tio, ke izolulaj E-istoj jam ekzistis, inter ili advokato d-ro Haas en Maribor (jam mortinta) kaj (laŭ UEA-jarlibro 1928) M. Avramoviĉ, en Beograd, 1904. En 1908 eliris el diverslokaj presejoj, tute spontanee la kroata lernolibro de Mavro Spicer, la serba de Jovan P. Jovanoviĉ kaj la slovena de Ljudovit Koser. Nur post tiu unua literatura preparo naskiĝis samjare la unuaj organizoj: Unuiĝo de kroataj E-istoj en Zagreb sub gvidado de Spicer kaj Danica Bedekoviĉ, E-ista rondo en Slovenujo, fondita de Koser kaj la Beograda E Grupo kun Siniŝa Budjevac kiel fondinto, al kiu en la sekvanta jaro en reformita Serba E-ista Societo aliĝis inĝ. Drag. Andonoviĉ, Rad Klajiĉ (kiu eldonis serban lernolibron), Milica Gjuriĉ, k a. Tiujn unuajn fajrujojn sekvis kluboj en diversaj urboj kaj urbetoj precipe en Kroatujo, kie ekzistis jam la unua interligilo Kroata E-isto, kreita kaj red. de la pioniro Spicer kaj diskoniginta inter alilandaj E-istoj la hejman literaturon. Post du jaroj en 1910 ekaperis Serba E-isto, eld. kaj red de inĝ. D. Andonoviĉ, certe kiel sekvo de la propagando, farita de rusa E-isto Evstifejev, kiu en 1909 vizitis Beogradon kune kun la bulgara E-isto I. H. Krestanov. En postsekvaj tri jaroj aperis la unuaj beletristikaj verkoj "La trezoro de l' oraĵisto", historia romano el la 16-a jarcento de kroata verkisto A. Ŝenoa, trad. de Fran Kolar, la kroata antologio kun detala lit.-historia enkonduko "Kroataj Poeziaĵoj" el la plumo de Spicer kaj la rakonto de Milka Pogaĉiĉ "La konfeso", trad. de Antonija Joziĉiĉ. Menciindaj estas ankaŭ du kantoj el la epoko "La morto de l' Smail-agao Cengiiĉ", trad. de D. Bedekoviĉ kaj I. Stalcer en la gazeto K E-isto. Tiutempe agema Spicer verkis diversajn por-kaj pri-E-ajn prop. kaj beletristikajn artikolojn studojn, rakontojn kaj poemojn por hejmaj kaj alilandaj nacilingvaj kaj E gazetoj kaj okazigis en provincaj urboj paroladojn. Sur la faka, la ekonomia kampo, la unua eklaboris d-ro P. Staniŝiĉ en Zemun, aperiginta la broŝuron "La reforma mono de Silvio Gesell." Inter aliaj antaŭmilitaj pioniroj en J. troviĝas geedzoj Kellek, Zora Zupic, Slavko Dragiĉ, Paŭlo Kastner, I. Stemberger, Stjepan Vidak, Nedeljkoviĉ. La movado iom post iom ekdormis dum la balkanaj kaj la mondmilito, en kiu lasta la naciisma revolucio de sudslavaj serboj, kroatoj ksj slovenoj finiĝis per ilia unuiĝo en la sendependa ŝtato Jugoslavujo (Sudo-Slavujo). En la nova lando la movado ekmarŝis kun freŝa forto. Vekiĝis malnovaj, fondiĝis novaj organizoj neŭtralaj kaj fakaj: laboristaj, studentaj, fervojistaj, ŝakaj, vilaĝanaj, instruistaj, blindulaj. La centro de la movado funkciis en Zagreb, kie okazis ankaŭ la unua Sudslava E Kongreso en 1923, kaj agadis tie la Sudslava E Ligo kaj Sudslava E Servo (eldonejo kaj vendejo de libroj) sub gvidado de d-ro Dusan Maruzzi. La aranĝon de la 2-a enlanda kongreso en Split en 1924 kunhelpis kiel daŭrigo de hektografita, jam presita Konkordo, sub bonstila redaktado de d-ro J. Domac, kiun en 1925 sekvis I. Rotkviĉ. En tiu organo per beletristikaĵoj vigle kunlaboris N. Hohlov, M. Solovjev, F. Janjiĉ, F. Slogar, Ŝkito J. Manojloviĉ, M. Spicer, S. Balkanano, Djuro Vojkoviĉ, Viktorina Lichtenwaller, R. Rakuŝa, L, Kitzler, D Radovanoviĉ, N. Slaviĉ. Krom tiu gazeto en 1924 post fondiĝo de la Int. Asocio de Fervojistaj E-istoj, kies sidejo kaj estraro estis en J., ekaperis ankaŭ la faka organo fervojista sub gvidado de St. Stojniĉ kaj Ilija Puhalo. ("La Fervojisto".) El la aperintaj literaturaj verkoj estas menciindaj "Ano de l' ringludo" de Dinko Simunoviĉ, E-igita de d-ro J. Janjiĉ en 1926, "Orientaj fabeloj" de Doroŝeviĉ, el rusa trad. N. Hohlov kaj de la sama aŭtoro la originala komedio "La morto de la delegito de UEA", uzata sur scenejoj, originala rakonteto "La diino de la maro" de S. Balkanano, "Oro kaj paco" de Silvio Gesell, trad. de d-ro P. Staniŝiĉ, kiu en la sama jaro 1926 kun samcelanoj el Germanujo eldonis kaj kunredaktis la ekonomisciencan revuon "La nova ekonomia politiko". Krom tiuj libroj aperis lernolibroj de Maruzzi, Agoriĉ, Dobravc, prop. broŝuroj, ŝlosiloj, vortaroj, inter ili la plej zorge prilaborita tiu de Niko Bubalo. En la movado partoprenis multnombraj prop-istoj el diversaj regionoj, inter ili krom la jam cititaj: d-ro Crlenjak. M. Neŝiĉ, Rupĉiĉ, Herkov, Dinko, Baselli, Bertolli, d-ro Peiĉiĉ, prof. Novljan kaj Ŝaj, Ferhad Kapetanoviĉ, prof. Tavĉar, d-ro Rosenstock, M. Moniĉ, Drad. Wranka, L. Prebil, d-ro Winterhalter, Dohravc, Rajŝiĉ, d-ro Sidorenko, Spitzer, Schneider, Agoriĉ, Kozlevĉar, Golobiĉ, Predrijevac, D Jovanoviĉ, Miŝak, Jociĉ, Lapenna, Jevremoviĉ, J. Dornanjko, d-ro F. Salamon, k. a. Post la 3-a enlanda kongreso, okazinta en 1926 en Maribor la movado sub influo de enŝteliĝinta ekonomia krizo same kiel sub premo de akriĝintaj politikaj cirkonstancoj ekstagnis. La Ligo, ne povinte aprobigi siajn statutojn, ne povis solidarigi la latentajn fortojn. La jam preparita 4-a kongreso en Sremska Mitrovica en 1928 ne okazis. La Liga estraro plejparte translokiĝis al Maribor, kie la sekretariajn aferojn gvidis d-ro Winterhalter kaj la Konkordon samloke redaktis L. Kitzler. Post inaŭguro de provizore senparlamenta reĝimo per la reĝa akto de 6 jan. 1929 komenciĝis malfavorigo aŭ fermado de E-istaj organizaĵoj kaj kelkloke persekutado de funkciantoj. Ankaŭ akuzoj antaŭ la ŝtatjuĝejo okazis, sed ili montriĝis nur vanaj senargumentaj suspektoj flanke de policaj organoj, entute ne sciantaj la lingvon. Pro tiaj cirkonstancoj fine en 1929 ekmutis la vigla interligilo "Konkordo". Ĉiun defluon sekvas alfluo. En plej malfavora medio ekbatalis Beogradanoj, reorganizis la societon en printempo 1930 kaj per aranĝo de kursoj, regulaj semajnkunvenoj kun devigaj paroladoj kaj diskutoj, per radioprelegoj kaj paroladkurso plifortigis siajn internajn fortojn. Formiĝis laborista kaj ŝaka sekcioj. La societo pere de sia prez. d-ro Stefanĉiĉ kun la edzino kaj L. Prebil partoprenis la bulgaran kongreson, okazinta en Sofia en 1930, kie kunsidis la Balkana E Konferenco, kun reprezentantoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo, Rumanujo. Ĝi i. a. decidis eldoni komunan organon Balkana Konkordo, kiu en la sama jaro ankaŭ aperis kun plejparte beletristika enhavo kaj kies jugoslavujan parton redaktis I. Rotkviĉ. Samjare en Zagreb formiĝis post kunvokita konferenco prepara komitato por reorganizo de la Ligo. Laŭtiĝis voĉoj, postulintaj denovan kunvenigon de la E-istaro. Tiun taskon prenis sur sin la filio de la Beograda societo en Subotica sub gvido de E. Weis. La plano sukcesis. Post sesjara interrompo la samideanaro de J. kunvenis en printempo de 1931 en la plej norda urbo Subotica. La bone vizitita kunveno tuj dum la malferma kunsido sin proklamis 4-a kongreso inaŭgurante novan periodon de la enlanda movado. Sub prezido de R. Klajiĉ, St. Vidak, M. Neŝiĉ kaj I. Rotkviĉ la kongreso post ĉiuflanka pritraktado de la E-isma problemo surbaze de la koncerna parolado de J. Stefanĉiĉ akceptis unuanime la internan ideon pri l' unuiĝo de ĉiuj nacioj kaj popoioj en unu Internacio kiel gvidideon de sia estonta agado. Konstatinte plue, ke la prepara komitato de la Ligo pro eksteraj kaŭzoj ne sukcesis funkciigi la centran organizon dum unu jaro, la kongreso komisiis la komitaton de societo Beograd ĝis la venontjara kongreso okazonta en Slav. Brod, finsolvi la demandon de la Ligo. Surbaze de tiuj decidoj la societa komitato en Beograd ekagis kiel prepara Liga estraro, kompilis la statutojn kaj ĝis printempo 1931 ilin aprobigis kun oficialigita interna ideo. Ekaperis litografita Bulteno kun laboristaj sciigoj sub redaktado de S. Zivanoviĉ, resp. d-ro J. Stefanĉiĉ. La renovigita antaŭpuŝo donis impulson al disigitaj organizoj. Freŝaj fortoj F. Homar, d-ro Kun, presisto Buk, Demetroviĉ kaj Kirchhofer en Slav. Brod preparis la 5-an kongreson, kies programon propagandis belaspekta kongreslibreto. Krom ĝi aperis speciala jugoslava n-ro de LM. Sub prezido de la reaktiviĝinta pioniro 70-jarulo Mavro Spicer, R Klajiĉ, d-ro Duŝan Maruzzi, Herkov kaj d-ro Kraus la kongreso akceptis la novajn ligajn statutojn, elektinte por la kuranta jaro Beogradon kiel sidejon de la Ligo, sub gvido de d-ro j. Stefanĉiĉ, d-ro M. Begoviĉ Zupaniĉ, d-ro Kraus, Prebil, Dim. Jovanoviĉ kaj F. Homar kiel redaktoro. Menciinde estas, ke tiu kongreso unuafoje funkciigis fakajn kunsidojn de laboristoj, instruistoj, studentoj, abstinuloj, blinduloj. En samjara julio kiel daŭrigo de "Bulteno" aperis el la presejo Buk en Sl. Brod moderne presita, parte ilustrita monata Liga organo La Suda Stelo (L 55) sub redaktado de Homar kun ideologia, socikultura, literatura enhavo kaj kun speciala laborista paĝo. En la regule aperanta gazeto kunlaboras M. Ŝpicer, prof. Novlan kaj Rakuŝa, V. Lichtenwallner, S. Zivanoviĉ, Radovanoviĉ, R. Klajiĉ, Herkov, Kozlevĉar, Golobiĉ, d-ro Kraus, Wranka, d-ro Kun, d-ro Stefanĉiĉ, Demetroviĉ, blindulo S. Roth, Kirchhofer, d-ro F. Janjiĉ, I. Rotkviĉ kaj sur la laborisia paĝo D Jovanoviĉ, Lovrekoviĉ, Ŝelem, Anĝelka kaj Danica Jovanoviĉ, Cabriĉ, Miŝak, M. Periĉ, Stojanoviĉ, F. Modrijan, J. Riznar. Sur ŝaka fako eklaboris T. Krick. En la eldonejo de LSS aperis ĝis nun la fake prilaborita lerno- kaj legolibro de Novljan, la nacia heroeposo de kroata poeto I. Mazuranoviĉ "La morto de l' Smail Aga Ĉengiiĉ" trad. de Ŝpicer, kaj "Servulrajto" de J. Stefanĉiĉ, en 6 kantoj kun prologo kaj epilogo poemigita kaj koncizigita sociheroa rakonto de slovena verkisto I. Cankar "Servulo Jernej kaj lia rajto". En la eldonejo kaj presejo de la blindulinstituto en Zemun aperis samtempe "Ni vojaĝas al Jugoslavujo" de l' blindulino Helen Keller, trad. de Branko Rajŝiĉ kaj la Brajlskriba eldono de "Servulrajto" kaj de la "Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ". Antaŭ la apero de LSS en 1932 eliris krome kelkaj n-roj de memstara Monda Kuriero parte iIustrita informorgano por turismo, trafiko kaj komerco sub redaktado de Nik. Lisac en Sarajevo. Krom literaturaĵoj aperis diversloke broŝuroj por turismo, flugfolioj nacilingvaj kaj prop. artikoloj en tagaj gazetoj kaj revuoj. La nombro de l'aktivaj organizoj en la postmilita periodo varias inter 20-30. La agado de la Ligo samkiel ties organo okazas sub influo de sociscienca direkto de l' internacianismo. Por substreki tiun novan momenton en la movado de l' E-ismo, la JEL-komitato kunvokis dum la 6-a landa kongreso, okazinta en Beograd en junio 1933 apartan int. E-konferencon, kies programon ĝi antaŭfiksis en la januara n-ro de LSS per la temo: "La ideologia problemo de l' E-ismo". Tiusence la komitato jam en 1932 sugestis al la E-centro en Geneve la kunvokon de speciala int. konferenco de elstaraj E publicistoj kaj prop-istoj por pridiskuti krom la reorganiza ankaŭ la ideologian problemon. Ĉar tiu propono ne realiĝis, la komitato mem okazigis la nomitan konferencon, kiun aktive partoprenis H. Jakob el Geneve, Marta Root el New York, V. Bleier kaj edzino el Budapest, Harabagiu kaj Behron el Bukureŝti, Fuchsmann el Byalistok. La parolado de d-ro Stefanĉiĉ kaj la prelego de R. Rakuŝa, donintaj la bazon por la diskuto estas publikigitaj en la 8-10 n-roj de LSS 1933. La b-a kongreso en Beograd imponis per la ĉeesto de la menciitaj E-istoj, krom kiuj partoprenis ankaŭ la negra prelegisto Kola Ayaji. Ĉeestis ankaŭ la protektanto, la prez. de la Scienca Akademio, d-ro Bogdan Gavriloviĉ, reprezentanto de la ministerio por publika klerigado, kelkaj eksministroj kaj pioniroj: La kongreso akceptis la statutojn de la J-a E Instituto, diskutis pri ta eldono de "J Antologio", ktp. La aliĝo al centro restas pendanta ĝis la 7-a kongreso en Koprivnica. Same dum la Beograda kongreso okazis fakaj kunsidoj de laboristoj, instruistoj, studentoj, ŝakistoj kaj blinduloj Pro la morto de juna, entuziasma kaj impulsema F Homar la komitato elektis kiel redaktoron de LSS d-ron Kun. Krom la enlanda laboro E-istoj en J. aktive kunlaboras en int. gazetoj, kongresoj, kelkaj retiriĝas, alia reaktiviĝas, novaj fortoj aperas kaj la movado pluen marŝas sub nova devizo: "Por ni super ĉio la internacio" J. ŜTEFANĈIĈ. |